| Du
verkoj de Cao Yu: Fulmotondro (1934). El la china trad.
Liu Caisheng. Pekino: China E-Eldonejo, 1997. 135 p. ISBN 7 5052
0343 6.21 cm. 12,00 euroj. Sunlevigho (1935). El la china
trad. Tan Xiuzhu. Pekino: China E-Eldonejo, 1997. 142 p. ISBN
7 5052 0342 8.21 cm. 12,00 euroj.
Du fruaj verkoj de Cao Yu, la fama china
dramisto, kiu forpasis en 1996, allogas E-on al serio de aliaj
lingvoj, en kiujn tiuj dramoj tradukighis. La plej fama verko
de Cao Yu, Fulmotondro, disvolvas korupcion en la alta
tavolo de la socio, tra komplika intrigo de pasio kaj incesto,
kaj skue tragedia fino. Sunlevigho priskribas la malluman
faceton de urba socio, de sekso, krimo kaj narkotajhoj.
La zorge planita konflikto en ambau verkoj
kvazau atendas eksplodon jam ekde la komenco. La forta konstruo
des pli mirigas, char la tragedioj helene ekestas kaj finighas
ene de tagnokto, en unusola loko.
Okcidentaj legantoj vane serchos iun
ekzotan Chinion – la loko estas moderna salono (komence
de la 20-a jarcento), kaj la etoso ne tiom malsamas ol tiuj de
aliaj mondopartoj.
La
tradukita teksto (de Tan Xiuzhu) tiom fluas, ke oni apenau povas
imagi ghin en alia lingvo ol Esperanto. Unu malglatajho estas
jen-kaj-jena utiligado de Esperantaj ikonoj, kiuj estas flatado
al la samideana gusto de la leganto. Lu Gui en Fulmotondro
diras: Ne shovu vian nazon en fremdan vazon. Tio memorigas
al la leganto pri Lordino Braknel en La graveco de fideligho
che William Auld: jam temp' est', ke s-ro Banbaro findecidighu,
chu li intencas vivi au morti, kaj pri (la cetere bona) Kanto
de l’ vivo de Paul Gubbins, en kiu figuro diras: La
kelo kiel volumoj en la libroservo de UEA. Tia flatado al
la publiko forlogas la atenton el la dramo, kaj do estas evitinda.
Estimataj verkistoj kaj tradukistoj, tio superfluas.
Fulmotondro kaj Sunlivigho
estas bonegaj tradukoj de du elstaraj verkoj. La grandega nombro
da figuroj (11 en Fulmotondro kaj 15 en Sunlevigho)
apenau ebligas surscenigon de la dramoj en la Esperanto-medio.
Jen defio al seriozaj teatrogrupoj. La
troa abundo de reghisoraj instrukcioj en la teksto, kiu iomete
lacigas la leganton, plirichigos la laboron de entreprenema grupo.
(El Esperanto)
|