| Planned
Languages: From Concept to Reality. Red. Klaus Schubert. Bruselo:
Hogeschool voor Wetenschap en Kunst (VLEKHO) / Interface. Journal
of Applied Linguistics 15.1 (2000), 3-4. 257 p. ISBN 806813-1-824
cm. 24,00 euroj.
La interlingvistiko estas brancho de
la lingvistiko, kies valoro kaj praktika aplikado estas apenau
rekonata, ekster relative malgranda rondo de specialistoj. Sendube,
chi tiu volumo estos ne nur interesa aldonajho al la literaturo
pri interlingvistiko, sed ankau demonstras kiel la rezultoj de
interlingvistika studado kaj esplorado povas kontribui al la solvoj
de diversaj problemoj en la kampo de la aplikata lingvistiko.
La verko konsistas el 8 referajhoj en
lingvoj germana, angla franca kaj Esperanto, kontribuitaj de fakuloj
bone konataj en la lingvistika kaj esperantologia medioj (Schubert,
Tonkin, Blanke, Duc Goninaz, Koutny, Liu Haitao, Corsetti, La
Torre kaj Van Oostendorp). Krome, W. M. A. De Smet kontribuas
mallongan omaghon al Edward Symoens en la nederlanda.
Tonkin montras kiel Zamenhof uzis la
literaturon por krei vivantan komunumon, kaj por provizi sian
lingvon ne nur per estonteco, sed ankau per pasinteco.
Blanke skizas 28 etapojn tra kiuj planlingvo
pasas por atingi la statuson de vivanta disvastigita idiomo. Duc
Goninaz alfrontas la problemojn de la Esperanta leksikografio.
Koutny raportas pri la utilo de Esperanto en parol-prilaborado
kaj artifika parolsintezo.
Lingva evoluo, ilustrita per la historio
de pighinaj kaj kreolaj lingvoj, kaj komparo kun planlingvoj estas
temo de Liu Haitao, dum Corsetti kaj Torre diskutas la gravecon
de klara strukturo che lingva lernado. Van Oostendorp okupas sin
per la komuna distingo inter konstruitaj kaj “naturaj”
lingvoj, kaj anstatauigas tiujn terminojn per la plej signifaj
kategorioj, eblaj, neeblaj kaj efektivaj lingvoj.
Fine, Schubert traktas pri la apliko
de planlingvoj al la kreado de reuzitaj lingvoj por industria
uzado, al la mashina tradukado, kaj al la faka komunikado.
(El Esperanto)
|