| Cent
chinaj fabloj. Kompilis Gao Jingmin. El la china tradukis Yu Tao
kaj Wang Lihua. Beijing: China Esperanto-Eldonejo, 1999. 147 p.
ISBN 7 5052 0443 2. 18 cm. Ilus. Fabloj el du jarmiloj. 6,00 euroj.
Mi mem legis kaj shatis chi tiun libron,
char en ghi estas multaj temoj: gajaj, malgajaj, ridigaj, stultetaj,
saghaj. Ghi havas koncizajn rakontetojn, meze malpli ol du-paghajn,
kun plachaj chin-stilaj bildoj.
Gaja estas Serchado de litopiedo
pri ligno-hakisto malplenmane reveninta el arbaro, char neniu
arbotrunko kreskas suben.
Malgaja estas Viandavida lupo
kiam hoke pendigita viando allogas lupon, kiu mem surhoke pereas.
Ridinda estas Lernado de skribado
en kiu analfabeto eklernas skribi numerojn: - unu; = du, /// tri.
“Tio sufichas!” li krias: “Maldungu la instruiston!”
Sed tiam, ech post tuttaga laboro, li ne sukcesas finskribi invitilon
al s-ro Wan (dek mil), kaj li jam foruzis kvincent paper-pecojn!
Stulteta estas Naukapa birdo,
char ties kapoj batalas inter si por ricevi manghon kaj tiel ghi
pereigas sin mem.
Sagha estas Achai rompis sagon;
tiu rompis ech dudek sagojn unuope, poste petante la filojn rompi
19 kune en fasko. Tio instruas ke multaj homoj defendas sin kune
pli bone ol dise. Pachjo diras ke ekzistas slogano por tio: “Unueco
estas forto”.
(El Esperanto)
|