Eseoj
memore al Ivo Lapenna. Red. Carlo Minnaja. Kopenhago: www.kehlet.com,
2001. Sub auspicio de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna.
417 p. ISBN 87 87089 09 2. 25 cm. Fotoj. Kun kompaktdisko: 3 festparoladoj
de Ivo Lapenna. 47 kontribuajhoj de 29 autoroj. 45,00 euroj.
En viaj manoj kushas memorlibro,
ne adorlibro, skribas la redaktoro Carlo Minnaja en sia enkonduko
al Eseoj memore al Ivo Lapenna. Ni bezonas tiajn memorlibrojn,
char Ivo Lapenna (1909-1987) certe meritas profundan pritraktadon.
Sendube li estis unu el la plej gravaj gvidantoj de la movado,
unu el la plej originalaj pensantoj pri la rolo de tiu movado
en la ekstera mondo, kaj unu el la evidentaj modeloj por chiuj
posteuloj, inkluzive tiujn, kiujn oni nomas liaj kontrauuloj.
Aliflanke estas malfacile trovi fidindajn
informojn pri tiu homo, kiu tial restas iom nebula por multaj
nuntempaj esperantistoj. Post kiam li forlasis UEA en 1974, shajnas
daure ekzisti du tendaroj: tiu, kiu kredas ke Lapenna konstruis
la movadon, kaj tiu, kiu kredas ke li detruis ghin. Tial oni povas
diri ke por chiuj esperantistoj de post tiu jaro (inkluzive la
nunan recenzanton) estas preskau neeble elfosi la veran Lapennan.
La Eseoj certe prezentas shpatojn
por tia elfosado. Enestas kelkaj interesaj kontribuajhoj biografiaj,
ekz. de Minnaja pri la rilato de Lapenna al la junulara movado,
au de Ralph Harry pri la rolo de Lapenna en la strebado ligi la
internacian lingvon al internacia juro. Enestas ankau kelkaj belaj
personaj rememoroj, kiel de John Wells, kiu ekzemple rakontas
kiel li iam veturis tra la antauurboj de Londono kun Lapenna.
Tiu jhus lernis kiel konduki auton: “Li emis ripetadi al
si anglalingve la devizojn instruitajn de la stirinstruisto, ekzemple
‘look in the mirror’ (rigardu en la spegulo).
Enestas multe da interesaj tekstoj, sed
plej grave, enestas la tekstoj de kelkaj paroladoj de Lapenna
mem, kiujn oni parte povas ankau auskulti de akompananta kompaktdisko.
La retorika talento de Lapenna ankorau chiam kaptas la atenton,
ech se lia stilo en modernaj oreloj eble estis iom pompa.
La historio de la libro estas nekutima,
kaj tio spegulighas en ghia strukturo. Kelkaj kontribuajhoj estis
jam verkitaj en 1984, por omagha libro okaze de la 75-a naskighdatreveno
de Lapenna; tiu tamen neniam eldonighis. Antau kelkaj jaroj la
dano Torben Kehlet ekhavis la planon eldoni tiun chi “memorlibron”
(bedaurinde Kehlet mortis jhus antau ol la libro aperis). La redaktoro
Carlo Minnaja petis kelkajn novajn kontribuantojn “ke ili
verku lau propra placho ene de temo nur larghtrajte antaufiksita”.
La vidvino (kaj tria edzino) Birthe Lapenna-Zacho aldonis kelkajn
eseojn kaj fotojn el sia privata arkivo.
La kontribuajhoj tiel estas tre diversnivelaj
kaj diverstemaj. Enestas ech kelkaj eseoj, kiuj nur tre flanke
traktas aspekton de Lapenna. Malgrau chiu tiu laboro, la leganto
ne povas ne havi la impreson ke sur kelkaj paghoj tamen temas
pli pri adorlibro ol pli memorlibro. Preskau malestas la kritikantoj
kaj mallaudantoj, tie chi oni skribas pri Ivo Lapenna preskau
nur pozitive.
Por neutrala leganto tiu tono suspektindas.
Estas eble ke Lapenna estas unu el la plej gravaj esperantistoj
el la historio de la lingvo; estas tre vershajne ke oni siatempe
traktis lin maljuste en UEA-rondoj. Sed la Eseoj estras
tro pozitivaj por samtempe esti fidindaj.
Oni auskultas nur la amikojn, kiuj kompreneble
rajtas vochi sian opinion, sed oni dezirus audi pli. Kio vere
okazis dum la Hamburga UK en 1974? Kiaj estis la rilatoj de Lapenna
kun siaj “aliaj” du edzinoj? Kiuj el liaj ideoj ankorau
estas vere gravaj por la nuntempa movado, kaj kiuj eksmodighis
au perdis sian intereson?
Kompreni kaj momori homon iel similas
konduki veturilon: oni vidu chiujn flankojn. Bedaurinde la Eseoj
precipe rigardas tra la antaua glaco, kie staras la geniulo; sed
ili forgesas la retrospegulon, kie oni estus vidinta la homon.
(El Esperanto)
|