|
Mondoj,
red. Tomasz Chmielik, Georgo Handzlik kaj Sten Johansson. Bielsko-Biala:
Eldonejo Kleks, 2001. 216 p. Bind. 16,50 euroj, triona rabato
ekde tri ekzempleroj.
34 originalaj esperantlingvaj noveloj
de 30 verkistoj el 19 landoj, plejparte europaj, kaj kelkaj kontribuoj
el Amerikoj, Afriko kaj Australio. La noveloj estas ghenerale
nelongaj, kun kelkaj esceptoj, kaj estas bone elektitaj. Bedaurinde,
abundas komposteraroj, kvankam nur unu-dufoje ili nekomprenigas
la legadon. Tamen pli adekvata provlegado estas tre dezirinda.
Mi rekonis kelkajn el la noveloj el la
Belartaj Konkursoj de UEA, kiujn kiel jughisto en la prozliteratura
fako mi jam antaue legis kaj multe shatis. Plezurigas ke ili nun
haveblas en libroformo. Lau mia propra gusto, elstaras inter la
noveloj Familio Pork de Jorge Camacho; La islanda vortaro
de Ronald Gates; La reveno kaj Renkontigho kun la morto
de Zora Heide; Vivo kaj morto de Neologismo de Sten Johansson;
La pluvo en Chenstohhovo de Lena Karpunina; Heinz estas
mi de Trevor Steele. Nur tre malmultaj el la noveloj shajnas
al mi neindaj, pro sia propagandemo pri Esperanto, pri ekologio,
pri moraleco, k.a. En literatura kolekto oni ne anticipas esti
surshutata per senkasha propagandado pri iu ideologio. Sed facilas
ne relegi ilin, kaj anstataue refrandi la literaturajn gemetojn.
Nu, neniu el la noveloj estas Nobel-premiindajho.
Tamen pluraj el ili spegulas la altan kvaliton de la plej bona
esperantlingva verkado. Mi ne povas ne mencii, tiurilate, veran
gemon, Vivo kaj morto de Neologismo de Sten Johansson,
kiu ne nur abunde ridigas la leganton, sed ankau sukcesas pensigi.
Sed tio ja estas la esenco de vera komikajho, chu ne?
Aliflanke, Heinz estas mi de Trevor Steele
estas eble la plej pensiga el la noveloj. Estas neklare, vershajne
lauintence, chu la autoro celas priskribi spertojn de renkontigho
kun reenkarnighoj pasintaj kaj estontaj - vivdatoj de kelkaj el
la mioj, kiujn li renkontas, inklinas nin supozi tiun interpreton;
aliflanke, aliaj aludoj pensigas pli pri la multeco de la personecpartoj,
kiuj sin montras ekstremforme en kazoj de multpersoneco troveblaj
en psikiatraj studoj, kaj en la konsultochambroj de psikanalizistoj.
Estas dirite en la verko ke la verkanto ne kredas je karmo, do
ni rajtas elstreki tiun hipotezon. Nu, chu ni ja rajtas trovi
en chi novelo la vidpunkton de Trevor Steele mem, kaj ne nur literaturan
fikciajhon? Mi emas pensi pri tio ke Trevor kutime bazas siajn
novelojn sur propraj vivspertoj, malmulte au tute ne kashshanghitaj.
Negrave kiel oni konkludas, la novelo estas, kiel mi jam diris,
pensiga kaj pripensinda.
(El Esperanto)
|