|
Prenu plu. Koffi Gbeglo.
Eld. SAT-broshurservo/Laute!, Beauville, 1995. 113 paghoj. Prezo
ne montrita.
Shajnas, ke la plej populara libreto
pri gramatiko por progresantoj, plene en Esperanto antaue estis
La tuta Esperanto de Henrik Seppik. Kiu neniam
legis la gajan Kiel Kolumbo malkovris Amerikon en
tiu libro, tiu tuj kuru al la unua libroservo kaj eklegu ghin!
Pro tio li ridegos kaj¡ revizios siajn konojn pri participoj!
Au finfine komprenos ilian logikon...
Nun ni havas ankau Prenu plu
de Koffi Gbeglo. Ghi estas pli moderna (kompreneble) kaj pli facile
legebla pro malpli da detaloj kaj temoj; plue, la humuro estas
malsama. Ankau ghi estas verkita Esperante. Post ghia trastudo
komencantoj povas aliri jam la faman kaj bonegan libron ABC-gramatiko
de Esperanto.
Prenu plu estas samtempe
pli facila kaj pli malfacila por lerni gramatikon. Kvarmonataj
komencantoj ja kapablas uzi ghin, kondiche, ke ili jam regas la
16 rugulojn de la Fundamento, bone prononcas kaj flue legas. Komence,
ili legos en kurso por kontroli, ke ili jam kapablas kompreni
la enhavon¡ kaj fine alkutimighos foliumi ghin.
Tiu libreto estas vere agrabla. Jes,
ja, ghi vere estas! Imagu - tra tri partoj, oni unue revizias
la Esperantan gramatikon, due stampas en sia memoro gramatikajn
rimedojn kaj trie plirichighas pro la aldonajhoj.
Oni facile marshas tra dek du "lecionoj",
proverbo trovighas komence kaj fine de chiu leciono. Sed chiun
lecionon la autoro adapte kaj malsame prilaboris, zorgante pri
la plej efika prezento. La reguloj estas nete klarigitaj, la vortoj
kaj la frazoj estas facile legeblaj kaj kompreneblaj, la stilo
estas lerta.
Cetere, multe da ekzemploj permesas pli
facile kompreni la tuton; malfacilan ekzemplon klarigas bazaj
frazoj. La ekzercoj estas simplaj kaj efikaj. Mankas nur korektoj
fine de la libreto; ja, bedaurinde, ofte oni laboras sola...
Dum foliumado oni malkovras jen mnemonikan
frazon, jen komparon, jen poemeton, jen anekdoton, jen sharadon,
jen divenajhon, jen problemon, jen konsilon... Kaj eble
pecetojn de Afriko...
Novbakitoj alproprigas al si la materialon
per klarigoj kaj ekzemploj, facile memoreblaj kaj ofte reuzeblaj!
Kaj fine, ili forgesos la gramatikon por libere eniri en la legajhon
kaj ghui la verdan etoson!
(El Monato)
|