De nenie kun amo... Elektitaj
verkoj. Iosif Brodskij (1940-1996). Kompilis Mikaelo Bronshtejn.
El la rusa kaj angla trad. Grigorij Arosjev, Mikaelo Bronshtejn,
Kris Long. Moskvo: Impeto, 2001. 159 paghoj. 20 cm, kun fotoj.
7,50 euroj.
La verko konsistas el du partoj: 37 poemoj
de Iosif Brodskij (1940-1996), eble la plej grava postmilita poeto
rusa (Nobel-Premio pri literaturo en 1987), kaj membiografia proza
teksto, 43-pagha, pri lia vivo kun la gepatroj antau la ekziligho
el Sovetio al Usono en 1972.
Mikaelo Bronshtejn en sia prezento diras:
"Nu, mi ne volus ech aludi, ke verkoj de Brodskij - same
poeziaj kaj prozaj - estis simplaj en iu ajn vivoperiodo. Simila
aserto estus plena mensogo. Estas serioza poezio, kiu postulas
atentostrechon dum legado, sufiche altan kleron gheneralan, erudicion
kaj la emon por serchi la solvojn por multaj enigmoj. Estas metafiziko,
jes."
Sukcesas la tradukoj el versoj blankaj
kaj liberaj (ekzemple Soneto, Halto en dezerto, Dedichita al
Jalto). Male, tiuj el rimpoemoj impresas malflue, malbele,
malnature, malpoezie: Autuna kri' de l' akcipitro, Evoluigante
Platonon ktp (notinda escepto: Profetajho). Kredeble
tio shuldighas ne al la hermetismo de la autoro, sed al la rebuseco
de rimfidelaj esperantigoj fare de neprofesiaj sekvantoj de la
dogmoj de Parnasa Gvidlibro, pretaj oferi sencon kaj signifon
de poemo por kompletigo de rimkvaro, por konservo de spondeo.
Chu ne preferindus senrimaj redonoj por versoj de poeto, ni diru,
tiel konceptisma? Alivorte, chu maleblas alia fideleco?
En la senriproche tradukita (supozeble
el la angla) prozajho, sobra medito pri vivo, tempo, memoro kaj
morto, elstaras la serena, observema, ironia, saghe pesimisma
stilo de Brodskij. Temas pri verko absolute leginda, pro kiu sola
nepras acheti kaj legi chi kolekton.
Fine: kiam, kiel kaj kial li legis poemojn
al Esperanto-publiko? Chu ne eblis unuecigi la signifon de alie
tra la tuta volumo? Kaj chu vere Hamurabo (PIV-a transskribo)
estis "caro"?!
(El Esperanto)
|