|
Jen nova produkto literatura de la Fondajho
Afriko de UEA: 40-pagha interesa libreto bone prezentita, kun
facile legeblaj verkajhetoj de 23 togolandaj esperantistoj pri
situacioj spertitaj por la unua fojo.
Jean-Louis Basile Agbolo estas unu el
tiuj verkintoj, kiuj povas skribi belegan poemon per tre malmultaj
kaj kortushaj vortoj (pagho 31). En la pagho 34 vi eble ridegos
laute, kaj kulpos Kbeglo Koffi. Post nur unu pagho okazos nekredebla
dramo.
Esperanto estas chi tie simpla, fundamente
Zamenhofa, kun kreive novaj vortoj, sed tute kompreneblaj. La
autoroj parolas mallonge, sed alloge pri spertoj dum la unua fojo,
ke io okazis. Komikaj okazajhoj staras antau kaj post tre dramaj,
dolorigaj, misteraj kaj ech timigaj situacioj. Ekzemple la neklarigebla
urba pafado en Lemo, chefurbo de Togo, en la 11-a de augusto 1999,
kun multaj homaj mortoj, malaperoj kaj dom-detruoj.
Mia surprizo estis vidi la similecon
inter Latinameriko kaj Afriko, kies landoj suferas similajn rabojn
kaj perfortojn dum almenau la lastaj kvin jarcentoj.
Tiu fakto de la urba pafado rememorigis
min pri Argentino de la 60-70-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam
pli ol 30 mil samlandanoj subite kaj neklarigeble absolute malaperis.
Degbe, unu el la verkintoj, diris: "Mi nun konsideras, chu
iam alifoje mi vizitos tiun urbon."
La libreto rememorigis min pri la grandaj
emocioj, kiujn mi sentis, kiam mi, 15-jara, komencis posedi Esperanton,
kiam mi ricevis la unuan leteron de eksterlando, kiam mia patrino
devis iri al la policejo por klarigi, kial mi ricevis tiom da
leteroj el eksterlando (supozeble tre politike "danghera"
afero en Argentino), kiam mi instruis la unuan kurson de Esperanto
en Santa Fe, Argentino, por 92 gelernantoj, (preskau chiuj pli
aghaj ol mi), kiam mi partoprenis en la unua (por mi) Esperanta
Jar-Kongreso de Argentino, kaj ankau kiam mi komencis la Pasportan
Servon en Argentino en 1966.
Mi ankorau esperas partopreni en mia
unua Universala Kongreso de UEA.
Chi tiu libreto "La Unuan Fojon"
estas tre dolcha, char ghi kombinas la spertojn de la 23 autoroj
kun propraj spertoj en similaj situacioj.
Por resumi mian impreson pri la libreto,
mi anoncas, ke miaj 6 gelernantoj de la elementa kurso de Esperanto
en Meksikio finos ghin en junio 2002, kaj en julio ni komencos
progresigan kurson per "La Unuan Fojon" de la Fondajho
Afriko de UEA, uzota kiel mallonga progresiga lernolibro.
|