|
"Baza
Esperanta Radikaro" de Wouter F. Pilger, eldonita de UEA, Rotterdam, 2001.
Formato: 18 x 11 cm. 160 p. Prezo: 7.50 euroj.
Jam
antaulonge komencantoj deziris simplan vortaron Esperanta-Esperantan por sin progresigi.
Fine en 2001 aperis tia vortaro -- la "Baza Esperanta Radikaro". Tio
estas gratulinda, kaj la aperon de la vortaro oni shuldas al la diligenta laboro
de la autoro. La "Baza Esperanta Radikaro",
kvazau miniatura PIV, enhavas pli ol 2700 bazajn radikojn, kiuj estas klarigitaj
per simplaj Esperantaj vortoj. Per ghia uzado oni ne nur lernas vortojn mem, sed
ankau ekpensas en Esperanto. Esperanto estas fremda
lingvo egale por chiuj, tial por komencantoj Esperanta-nacilingva vortaro estas
nemalhavebla. Sed iom post iom kun profundigho de sia lernado de la internacia
lingvo oni sentas bezonon de Esperanta-Esperanta vortaro, char la Esperanta-nacilingva
ne plu taugas por perfektigado. Kiel oni vidas,
la baza radikaro estas tre utila al tiuj, kiuj volas bone memori Esperantajn vortojn.
Ekzemple, la vorto "januaro" estas klarigita per: unua monato de la
jaro, inter decembro kaj februaro, kaj simile al "februaro", "marto",
"aprilo"... Aliaj ekzemploj: okulo: parto de la korpo, per
kiu oni vidas; orelo: parto de la korpo, per kiu oni audas; nazo: parto de la
korpo, per kiu oni flaras¡ En la "Baza Esperanta Radikaro"
estas enmetitaj resumaj prononc-indikoj, alfabeto, gramatikaj finajhoj, kaj prefiksoj
kaj sufiksoj por vortkonstruo, ankau kiuj estas eksplikitaj en facila Esperanto
kaj utilaj al lernado de la lingvo. La "Baza
Esperanta Radikaro" kondukas al ghusta uzo de Esperantaj vortoj. Kompreneble,
che la komenco oni trovas facila la uzon de Esperanta-nacilingva vortaro, char
tiam oni ankorau ne povas bone kapti la sencon de chiuj Esperantaj vortoj. Tamen
la konstanta uzado de tia vortaro povas ech kauzi miskomprenon pri nekonata vorto.
Estas iuj, kiuj uzis dum sia tradukado la vorton "Ameriko" anstatau
"Usono", "kontroli" anstatau "regi", "audi"
anstatau "auskulti" kaj "vidi" anstatau "rigardi",
kaj ilia konfuzo de la vortoj fushis iliajn tradukitajn frazojn. Se ili konsultus
tian Esperanta-Esperantan vortaron, kia la "Baza Esperanta Radikaro",
la eraroj povus esti evititaj. La "Baza Esperanta
Radikaro" shajnas al mi posh-PIV. Ghi estas malmultekosta kaj malpeza, ke
oni povas facile ghin akiri kaj porti. PIV staras sur librobreto au skribotablo,
sed la radikaro estas disponebla kie ajn, ekzemple dum vojagho. Lau
mi la vortaro devus esti iom ampleksa kaj estus pli bone, se ghi enhavus ankau
aliajn ofte uzatajn vortojn, kiel "edeno", "aerodromo", "damagho",
"judo", "katoliko" kaj "zigzago", tamen la nekompleteco
ne malhelpas lernadon de la radikaro, kiu enbatas en la kapon de la uzantoj la
ghustan sencon de la vortoj kaj tre utilas al ili en parolado, skribado kaj pensado
en bona Esperanto. |