|
KRONO
DE SONETOJ de France Preseren (1800-1849), esperantigita de Tone
Logar, eldonita de la Esperanta Turisma Societo de Ljubljana.
Formato: 21.5 x 15. 72 p. Prezo ne montrita.
Jen poemo el
15 eroj, rara pro sia formo de eksterordinara krono de sonetoj, kiun, lau la antauparolo,
oni esperantigis kaj eldonis por formi kaj richigi "homaran kulturon",
kun la deziro:
Ke vivu chiuj gentoj
eksopirantaj pri
la hor' Ke trans la kontinentoj Disput' el mondo estu for, En liber'
Ne barbar' Che limo estu nur najbar'! France
Preseren estis la plej granda slovena poeto, kiu sin okupis kiel profesia advokato,
kiu falis en amon al Juljija Primic, filino de richa komercistino en Ljubljana.
Li verkis plurajn poemojn dedichitajn al shi, sed estis ignorita. En 1834 li publikigis
la Kronon de l' Sonetoj kun akrostiko, en kiu kunighis lia deziro je persona
felicho kaj sopiro levi sian flankenpushitan kaj sklavigitan popolon en la rondon
de liberaj kaj honoraj nacioj. Tiu krono de l' sonetoj estas lau formo kaj enhavo
la plej originala kaj plej bela poemartajho de la slovena popolo. Ghi kreskas
el la dekkvina soneto nomata Magistralo (Chefpoemo). En neniu alilanda
literaturo ekzistas krono de sonetoj komparebla kun tiu de Preseren pro ghia unika
akrostika arangho: La unua verso de la Magistralo estas la komenca verso
de la unua soneto kaj la lasta verso de la dekkvara soneto. La dua verso de la
Magistralo finas la unuan soneton kaj komencas la duan. La tria staras
en la fino de la dua kaj en la komenco de la tria sonetoj, tiel, ke chiuj versoj
de la Magistralo ripetighas tri fojojn: unuafoje en la Magistralo
mem, poste en la komencoj kaj finajhoj de la aliaj dek kvar sonetoj. Do la esperantigo
de tiu specifa soneta krono estas tasko malfacila. Tamen dank' al la talento kaj
diligento de Tone Logar kaj la fleksebleco de Esperanto, nun ni jam povas ghui
tiun majstrajhon spegulitan en nia lingvo. Komparo de la traduko kun la originalo,
kiu estas presita tuj apude, montras ke la Esperanta teksto estas forme tre fidela.
Kaj plachas al la okuloj ne nur la ilustrajhoj de Tone Rojc kaj vinjetoj de Aljana
Primoic, sed ankau la manskribajhoj de Toncka Stefancic. Mi
citu la Magistralo chi-sube por konigi al vi ghian chefan enhavon: Magistralo Al
vi sloven' mi novan verkas kronon, La vundoj miaj estos la memoro; Pro
ghermoj, kiuj kreskis el la koro, Rozfloroj poeziaj prenis tronon. Ilia
loko konis nek sunzonon, Malestis vento milda en auroro, Implikis ilin
shton' en chiu horo, Ciklona vento enpenetris fonon. Ja ghemoj,
larmoj ilin nutris chiam, Uzante kreskoforton en angoro, La koroj chagrenigaj
venis tiam. Ilia estas pala florkoloro, Jen, donu vi okulradion
vian, Antauen kreskos ili en favoro.
Aldone
al la antauparolo kaj biografia noto pri la autoro, d-ro Anton Slodnjak faris
komentojn pri la 15 sonetoj, por helpi la legantojn bone kompreni la verkon. |