Prefaco por Kaoso en Budapeshto

de HUMPHREY TONKIN

Eldonita de: Bambu Ltd
N-ro 3 de Serio Kargo
Redaktoro: Istvan Ertl
El la sveda originalo tradukis Kalle Kniivila

Valdemar Langlet ligita kun la internacia lingvo*

    La aperigo de traduko de Kaoso en Budapeshto en Esperanto kvazau kompletigas la bildon de la kariero de Valdemar Langlet, homo kiu tra pli ol duonjarcento da rimarkindaj faroj montris kiel estus vivi vere internacian vivon. Ne estus troige aserti, ke Langlet estis inter la unuaj, kiuj trovis alian manieron elvivi la vivon pere de tiu nova Lingvo Internacia, kiun Zamenhof prezentis al la mondo en 1887. Langlet estis inter la unuaj, kiuj en Svedio komencis utiligi la novan lingvon de Zamenhof: jam en 1891, 19-jara, li estis inter la fondintoj de grupo de konvinkitoj en la sveda universitata urbo Uppsala.

    Char Esperanto komencis disvastighi en Rusio, li tien iris, kune kun alia sveda junulo, ne simple por viziti, sed por transrajdi grandajn distancojn, uzante la novan lingvon kaj raportante survoje al la sveda gazetaro. Dumvoje li vizitis la grandan verkiston Tolstoj - tiun, kies liberecaj ideoj daure embarasis la reakcian rusan reghimon kaj estis kontribua elemento en la unuaj shtataj malpermesoj kontrau Esperanto (lingvo, kiu ofte tra la jaroj estis persekutata kaj mistraktata). Li ofte vizitis Rusion en postaj jaroj, cheestante interalie la kronadan ceremonion de la lasta imperiestro, kiel priskribas lia dua edzino Nina en tiu chi libro. Kun la unua edzino Signe, kiu mortis jam en 1921 kaj kiu estis svedlingva esperantisto el Finnlando, li faris geedzighan vojaghon ghis fora Samarkando en 1899.

    Sed ne necesas priskribi la tutan vivhistorion: bazajn detalojn donas Nina Langlet en sia libro pri la postaj okazintajhoj en Budapeshto. Nina estis filino de unu el la grandaj pioniroj de la Esperanto-movado en Rusio, la fama Borovko, al kiu Zamenhof skribis sian longan leteron pri la ekesto de la Internacia Lingvo, nun cititan en chiu biografio. Tiel, la dua geedzigho ligis la komencon de Esperanto en du landoj - Rusio kaj Svedio.

    Gravas nur noti, ke Langlet estis de sia juneco konvinkita internaciisto, kiu faris karieron el siaj internaciaj interesoj kaj kiu en multaj rilatoj vivis la novspecan vivon, kiun ebligis la kreigho de Esperanto en 1887.

    Tiu kreajho estis elemento en tuta revolucio en komunikado fizika kaj elektronika komparebla kun tiu de la nuna tempo: en la jaroj chirkau la fondigho de Esperanto. La fervojoj kreis tra tuta Europo reton de rapida kaj malmultekosta fizika komunikado (kaj poshtajn servojn simile efikajn), kaj telegrafio kaj telefonio ebligis personan komunikadon trans grandaj distancoj. Ekestis nova speco de internacia vivo alirebla de tiu granda meza klaso, kiu samtempe desegnis kaj funkciigis la sistemon kaj profitis el ghiaj kapabloj ligi ilin en internacian komunumon de homoj kun similaj interesoj. Ekestis ankau internaciaj organizajhoj por reguligi la novajn ligojn inter la shtatoj. Esperanto estis elemento en tiu unua granda internaciigha movado, kaj multaj esperantistoj trovis en la lingvo novan manieron ligi sin al la mondo. Se iu ajn tipigis tiun novan etoson, tiu persono estis Valdemar Langlet.

Situacio en Budapeshto

    Alia persono, kies vivo estis eksterordinare plena, parte dank' al la lingvo de Zamenhof, estis Teodoro Shvarc (Tivadar Soros), kiu verkis la memuaron Maskerado chirkau la morto pri siaj travivajhoj en Budapeshto dum la nazia okupo (nova eldono sub mia redakto, kun abundaj notoj paralelaj iasence al la verko de Nina Langlet, estas aperanta preskau samtempe).

    Ankau Soros trovis Esperanton frue - sur la orientaj batalkampoj dum la Unua Mondmilito, kie lia instruisto estis soldata kamarado Pal Balkanyi.

    Post jaroj da militkaptiteco en Siberio, Soros eskapis el sia kaptejo; survoje hejmen en Moskvo li ludis rolon en la fondigho de la unua soveta Esperanto-asocio, kaj poste en Budapeshto kun siaj amikoj Kalocsay kaj Baghy lanchis la revuon Literatura Mondo. Pri Soros, lia filo la financisto George Soros ofte diras, ke la tuta aventuroplena vivo ghis tiu punkto, kiam venis la nazioj al Budapeshto, estis nur preparigho por la plej granda defio de la vivo, la lukto kontrau la nazia invado. Tiu momento estis, lau la filo, "la plej granda tempo de mia patro," kiam la tuta spertaro, la tuta lertaro, akirita tra dekoj da jaroj, ricevis sian plej grandan elprovon, kaj triumfis.

    Same che Langlet, kiu promenis la samajn stratojn kiel Soros, vidis la samajn vidajhojn, sed frontis alian situacion. Langlet venis al Budapeshto, kiel lektoro pri la sveda lingvo en la tiea universitato, ghuste en la periodo kiam Hitler en najbara Germanio transprenis la potencon, kaj ghuste en la tempo kiam la hungara Esperanto-movado atingis tiun gloran epokon de literatura kaj lingva florado. Li trovis en Budapeshto inspiran kaj pulsantan Esperanto-vivon. Paralele kun siaj universitataj respondecoj, li ankau komencis labori por la sveda konsula servo, tasko, kiu farighis pli intensa kiam la iama legacio en Vieno translokighis al la hungara chefurbo pro la Hitlera anekso de Austrio. Li restis en Hungario dum la militaj nuboj intensighis, kaj dum la civila vivo hungara farighis cham pli malfacila. Jam maljuna (li estis 72-jara kiam la nazioj alvenis en 1944), li plonghis en la dangheran kaj senspirigan laboron de agado kontrau la nazioj kiel delegito de la Sveda Rugha Kruco en Hungario. Pli precize, li dedichis sin al la savado de judoj, markitaj jam je morto pro la alveno en Hungarion de Adolf Eichmann kaj la mashinaro de la t.n. Fina Solvo.

    Ne estas eble troigi la dimensiojn de tiu minaco: Eichmann jam de jaroj sopiris je likvidado de la hungara judaro, kiu ghis 1944 ne suferis la saman sorton kiel la judoj en aliaj landoj sub rekta germana rego: antisemitismo en Hungario estis forta sub la duonfashisma reghimo de Regnestro Horthy, kiu jam de la fruaj 1920-aj jaroj tenis la potencon en Hungario. Sed Horthy kaj la kolegoj chiam rezistis klopodojn efektive forigi la hungarajn judojn, kaj ja ekzistis certa socia ekvilibro inter la kristanaj nobeloj unuflanke kaj la judaj industriistoj aliflanke, kiuj siavice liveris la rimedojn por la daurigo de la nobela vivo. La alveno de la nazioj en marto 1944 (Eichmann pasagheris en unu el la unuaj trajnoj el Berlino) malfermis brilan perspektivon por Eichmann: post la pene organizitaj kontraujudaj elpashoj en Germanio kaj Pollando, kie la nazioj tamen baraktis kun malbona organizado, kun juraj kaj sociaj malhelpoj, kaj kun neadekvataj instalajhoj por (horore) forfabriki la judojn, jen nova lando atendis, kie la perfektigita mortigomashino povus impete antaueniri kaj ricevi sian unuan senobstaklan elprovon...

Simpatio de Langlet al judoj

    Kontrau tiu giganta mashino Langlet baraktis. Ene de semajnoj, la judoj de la hungara provinco estis kiel gregaro kunpushitaj en tenejojn prepare al transporto al Auschwitz; ene de monatoj ili plejparte malaperis en gaskamerojn. Ili estis multaj, tiuj provincaj judoj, char, kontraste al ekzemple Austrio, la hungaraj judoj prosperis en regionoj ekster la chefurbo tra multaj jaroj, chiam en relative malgrandaj minoritatoj en siaj loghlokoj, kaj kutime sen granda fizika risko (escepto tamen estis la periodo chirkau 1920 kiam kontraubolshevika furiozo surfacigis latentan antisemitismon kaj rezultigis pogromojn en diversaj partoj de Hungario).

    Ne estis tiel granda problemo konvinki la nejudojn lasi siajn judajn najbarojn foriri, precipe en periodo kiam la ekonomiaj kondichoj estis pro la milito tiel malbonaj: la provincaj judoj en Hungario renkontis plejparte indiferenton che la najbaroj kiam la nazioj enmarshis. Alkutimighinte al laulegheco kaj ordo, tiuj spektantoj estis tamen pretaj engluti la novajn elpashojn se ili prezentis shajnon de lauordeco. Langlet, tuj komprenante la situacion, ghuste konstatis, ke oni povas subfosi tiun indiferenton per ghuste fortigo de la sento de lauordemo. Se oni donus al la judoj (en lando kiu amis la oficialajn paperojn) dokumentojn, kiuj shajnigis, ke ili estas sub protekto de la Rugha Kruco de neutrala lando, eble la hezitemaj instancoj tamen respektos tiujn dokumentojn. Pri la cetero de tiu rakonto la leganto informighos tie chi en la verko de Nina Langlet - sed konstante interesa demando en tiu hungara situacio estas ghuste la socia statuso de "oficialaj" paperoj, de la shajno de ordo en situacio esence sovagha.

    Similan situacion oni povas konstati en Sudafriko en la jaroj post la milito: ankau tie la shajno de ordo legitimigis la rasapartigon - kaj fine tiu respekto al la ordo ghin renversis. Kiam en sia antauparolo al Maskerado chirkau la morto la eldonisto Juan Regulo Perez en 1965 fingromontris al la usonaj nigruloj li ne eraris: simila misuzo de juro kaj ordo konservadis la barilojn inter la rasoj.

Kaj poste...

    Hodiau oni pli bone komprenas la rolon de la t.e. "justaj diplomatoj," kiuj ofte defiis ech la propran diplomatan servon por savi judojn - homoj kiel la usonano Hiram Bingham, kiu en Marsejlo libere disshutis vizojn kaj oficialajn paperojn kun la sigelo de Usono, interalie al Marc Chagall, Andre Breton kaj Max Ernst, tute sen la scio de siaj superuloj (li fine estis eksigita); homoj kiel Feng Shan Ho, kiu simile laboris en Vieno de 1938 ghis 1940 malgrau la instrukcioj de sia registaro; homoj kiel Aristides de Sousa Mendes, kiu disdonis portugalajn vizojn de sia konsula skribtablo en Bordeaux, au kiel Chiune Sugihara, kiu ene de unu monato en 1940 liveris vizojn al miloj da litovaj judoj, kiuj eskapis tra Kobe, Japanio, Al Usono, Kanado, Australio, Palestino kaj aliaj landoj; homoj kiel la Papa Nuncio Angelo Rotta, la hispana legaciestro Don Angel Sanz-Briz, la svisa konsulo Carl Lutz, chiuj en Budapeshto. Kaj, plej fama inter chiuj, Raoul Wallenberg, sendito de la neutrala Svedio, kiu poste malaperis en la karceroj de Sovetio. En tiu listo ankau la maljuna Valdemar Langlet havas sian elstaran lokon.

    Li faris tion, kion home li sentis devon fari - sed ne estus misprezento aserti, ke la vivo kiel esperantisto, la internacia vivo entute, lin pretigis por tiu momento. Estas eble signife, ke dum la aliaj homoj sur mia listo estis profesiaj diplomatoj, Langlet estis homo, universitatano, kiu neniel estis devigata meti sin en la moralan dilemon, kiun chiu formala diplomato frontis en Hungario en tiuj monatoj. Li simple faris sian faron, kiel homo kaj kiel esperantisto.

    Kiam en la fruaj jaroj de la jhus fermighinta jarcento Universala Esperanto-Asocio ekestis en Svislando, shajne la tieaj homoj, kaj precipe Hector Hodler mem, vidis en Esperanto ian intelektan paralelon al Rugha Kruco, kreita kaj fondita en Svislando. Hodler mem aplikis tiujn principojn en la Unua Mondmilito, kiam UEA farighis komunika shaltejo inter familianoj dividitaj de la milito. En tiu senco Langlet, gvidanto de la Sveda Rugha Kruco en Hungario, aplikis la principojn de Hodler kaj, malantau li, Zamenhof mem, judo kiu kredis je internacia komunikado kaj paco.

"Adiau, leganto, kaj memoru min"

    Kaj nun en Esperanto ni havas la rakonton, la memoron, pri tiuj travivajhoj. La homa memoro, tiel mistera kaj foje neperfekta kapablo, liveras al ni la kapablon jughi la nuntempon per komparo kun la pasinteco, kaj celi la estontecon ekipitaj per la sumo de niaj spertoj rektaj kaj rakontataj. "Adiau, filo, kaj memoru min," diras la spirito de la maljuna Hamleto (en la Zamenhofa traduko), malaperante en la matenighon. Nur per memoro de lia terura mesagho, la filo Hamleto povos klopodi reghustigi la putran regnon kies kronprinco li estas. Sed li ne tute fidas la memorkapablon: post la malapero de la fantomo, li manie celas elskribi ghian mesaghon: "La tabuleton donu! Mi enskribos." Tiel, perbusha mesagho farighas skribita teksto, kaj skribita teksto havas la kapablon dauri eterne.

    La Dua Mondmilito, kiel la spirito de Regho Hamleto, malaperas rapide en la nebulighon de la vivanta memoro. Tiuj, kiuj atestis ghin, iom post iom malaperas, farighante mem nur memoroj. La veteranaj paradoj farighas chujare pli mallongaj, kaj pashas pli malforte; niaj gepatroj, kiuj travivis sub la bomboj kaj la mizeroj, chesas domini nian vivon kaj malaperas en la albumajn fotojn kaj la leterojn en shrankoj. Pasas tro rapide la tempo de vivantaj vochoj; ghin anstatauas la tekstoj, la bildoj, la sonregistrajhoj. Des pli grave, do, ke la vochoj de Valdemar kaj Nina Langlet daure sonu en nia memoro. Ni felichas, ke la doktaj notoj de Istvan Ertl donas historian fonon al tiu chi simpla rakonto, tiel lerte tradukita de Kalle Kniivila. Ja necesas, kiel atentigas nin tiu mita Hamleto, memori chiujn detalojn. "Adiau, leganto, kaj memoru min," diras la vochoj. "Ni enskribos," ni respondas.

---------------------------------

*Chiuj subtitoloj estas aldonitaj de la redaktinto de la reta EPCh.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16