|
Mirrakontoj
de Liaozhai, Pu Songling, elchinigita de Laulum, Beijing,
China Esperanto-Eldonejo, 1994. 541 p., kun ilustrajhoj, 14.5
x 21 cm, bind. Prezo 15.00 USD. Sendkosto: 5.00 USD.
Kiam nia Majstro
kreis nian komunan lingvon, sen kiu ekzistus nek niaj verkoj nek
niaj rilatoj kaj sekve nur parto de ni mem, li donis la materian
substraton al vizio. Chi vizion li ne havis sola nek unua, sed
antau li, ghi restis nura fantomo kaj kimero. Ghis tiam kunvenis
angloj kun francoj, poloj kun rusoj, de tiam kunvenas homoj kun
homoj. Esperantismo kaj homaranismo estas nenio alia ol la idea-spirita
superstrukturo super la teknika rimedo de la lingvo. Alibilde,
la lingvo estas ponto, sed la transiro al la alia bordo, la konatigho
kun la transa flanko kaj la konstato, ke transborde vivas homoj
kun samaj aspiroj kaj pretendoj, kun samaj ghojoj kaj zorgoj,
kun samaj virtoj kaj talentoj, kun samaj difektoj kaj misinklinoj:
chi sperto richigas nian spiriton, vastigas nian horizonton kaj
donas al ni pli da kompreno pri ni mem. Esperanto estas ponto
chiadirekten kaj ghi estas ponto por chiuj. Ju pli ni konscios
tion, des pli ni konstatos, ke la tradiciaj direktoj de sudo kaj
nordo, de oriento kaj okcidento chesas ekzisti: nordo estas chie,
nenie estas sudo, kaj inverse. Ech pli: ne plu ekzistas landoj
proksimaj au malproksimaj, nek ekzotikaj au esoteraj, ekzistas
nur nia timo au inerto uzi la ponton, disfoje ech nia intelekta
rezisto, niaj antaujughoj kaj superstichoj.
Chi pensoj
sin trudis al mi che la legado de la traduko de Mirrakontoj
de Liaozhai: ghi estas nova, alloga invito uzi la ponton.
Ne chino kun japano, sed subite homoj nur chine vestitaj, homoj
pretaj renkonti nur aliajn homojn. Kio unuavide impresas fremda
kaj surpriza, eble ech vekas ghenighon au perplekson, restas surfaca:
la nomoj, jen de homoj (p. 529-533), jen de objektoj, bestoj kaj
plantoj, ech de abstraktoj kaj ideoj. Sed chu gravas la maniero
nomi unuojn de mezuro, de longoj au pezoj, se fine ni konstatas,
ke malantau fasadoj kaj kostumoj vidighas chiam nur unu kaj sama
realo: ni chiuj estas filoj de la Dio... La materio chie konfirmighas
al la koagulighinta spirito.
Jen la plej
grava kaj interesa instruo de la impona volumo. Ghi estas invito
por la tutmonda esperantistaro forlasi la proprajn kadrojn kaj
eniri alian mondon, lau la tempo (Pu Songling vivis de 1640 ghis
1715, kiam Europo konis la epokon de baroko), lau la geografio,
lau la vivmedio flaura kaj fauna, lau la rego-sistemo kaj lau
religio. Sed ekce*! Chio chi montrighas kulisa kaj dekora. Sub
la sedimentoj de farboj kaj morteroj videblas la homo en ties
chiam sama homeco, ajne, chu li hautas blanke, flave, nigre au
rughe...
Kiaj do estas
la temoj de chi universalajhoj homaj? La enkonduko ekzempligas
kvaropon el ili: homaj ecoj, kritikado, amo de gejunuloj kaj popola
sagho. Efektive, tra multaj paghoj ni renkontas richan arsenalon
de popola sagho. Efektive, tra multaj paghoj ni renkontas richan
arsenalon de suferoj, malfelichoj kaj misfortunoj, kruelajhoj,
mizero, korupto, perfido kaj perforto, adulto, trompo kaj reakciemo.
Tra chio chi vidighas la intencoj autoraj, indigno kontrau sociaj
misoj kaj arbitroj, malkashemo kaj rivelo, just-aspiro kaj piloriado
kun dozoj jen de satiro au simpatio, jen de milda moko kaj karitato.
Multrilate chio chi memorigas pri niaj fablistoj, kies motivo,
kies temoj kaj teknikoj, kies intencoj kaj pretendoj, kies feblo
kaj senpovo similas tiujn de Pu Songling.
Ni elcherpu
tri ekzemplojn.
La filino de
Dou (p. 232-235) kombinas la elementojn de krimo kaj sekso, ingredientoj
ne nur tradiciaj, kiel, por ekzemplo, en la klasikaj rakontoj
de Boccaccio kaj Balzac, sed ech ankorau en la trivialighintaj
formoj de nuntempaj filmoj televidaj. La richulo Nan Sanfu delogas
la filinon de la malricha kamparano Dou Tingzhang, promesas nupton,
shin gravedigas kaj poste rifuzas. Post multaj peripetioj indaj
je aventuraj romanoj, kun pluraj kadavroj, intrigoj kaj koruptoj,
la justo venkas: Nan kondamnighas al morto.
Songho pri
lupoj (p. 339-343) alegoriigas la situacion de la potenculoj kaj
ties misregadon. Songho de oldulo profete anticipas la finon:
la dia ordo restarighas, ech se helpe de linch-justico. Orgojlo
kaj falo, megalomanio kaj humiligho, jin-o kaj jang-o
-- jen la eterne alternaj elementoj la mondon regantaj.
Cerva Herbo
(p. 363) apartenas al kategorio alitipa, kiu frapas per sia kurto
kaj koncizo montras fintojn, ruzon kaj saghon. Pro kopulacio mortintajn
vircervojn revivigas amor-avidaj cervinoj per aparta herbo salubra
alportita el la valo. Cervo-maske vestitaj homoj profitas chi
momenton: gongo kaj fusil-bruo dispelas la herdon kaj oni predas
la mirindan herbon revivigan.
Aparte mi aprobas
proponon (ne novan, sed renovigitan) pri prepozicia uzo de dank
kaj koncern (chi listo daurigeblaus per help, kauz,
k.a.) kaj numerala uzo de kelk kaj miljon. Chio
chi helpas igi la lingvon ankorau pli plasta kaj elasta, konciza
kaj preciza kaj revelas la internaciajn kaj talentajn virtualojn
de nia idiomo. Chu estas tro arogante esperi, ke la nunan selekton
de Mirrakontoj de Liaozhai baldau sekvos komplementa volumo, kiu
liveros al ni la plenan abundon kaj reduondon de Pu Songling?
---------------------------------
*ekce -- jen vidu.
|