|
Gaston Waringhien
iam skribis, ke "unu ---- eble la precipa ---- rolo de la Esperanta
literaturo estas farighi kvazau la muzeo de chiuj naciaj chefverkoj."
Tia "muzeo" liveras la kompetentecon de la lingvo Esperanto, kiel
perilo de la "mondkulturo" lau E. De Zilah. Chinaj samideanoj
chiam klopodas por la prospero de la Esperanta kulturo, metas
senchese en tiun muzeon "chefverkojn" el la china literaturo en
la Esperanta versio kaj dezire faras tiun muzeon pli brilante
bunta per gemoj, kiuj estas kristalajho de la longhistoria china
civilizacio. Jen post la eldonado de la monumenta chefverko en
la china literaturo "Rughdoma Songho" en tri volumoj la China
Esperanto-Eldonejo eldonis "Noveloj el Antikva Chinio" kun 544
paghoj.
Same kiel la china
poezio, ankau noveloj estas trezoro en la china literaturo, kaj
ties verkado komencighis almenau de Han-dinastio (206 a.K.-220
p.K.) kaj havas historion de 2000 jaroj kaj fruktodonan rezulton.
"Noveloj el Antikva Chinio" antologie prezentas al la verda mondo
gemojn de la china novel-verkado.
Ghia unua peco
estas anekdoto pri kronprinco Dan de Yan-regno dum la periodo
de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.), kaj en la sekvaj pecoj autoroj
rakontis anekdotojn de Wudi, imperiestro de Han-dinastio kaj Bianque,
fama kuracisto en la periodo de Militantaj Regnoj. Dum la dinastioj
Wei (220-265) kaj Jin (265-420) aperis noveloj pri anekdotoj de
famuloj, strangajhoj, fantomoj kaj spiritoj, el kiuj la plej influaj
estis "Registroj de Spiritoj" de Gan Bao (?-336) kaj "Snobaj Diroj"
de Liu Yinqing (403-444). En chi novel-kolekto trovighas kelkaj
pecoj el tiuj du libroj, en kiuj la autoroj prikantis neshanceleblan
amon de ges-roj Han, reliefigis spadoforghiston Ganjiang Moye,
kuraghan knabinon Li Ji kaj iaman barbaran junulon Zhou Chu, kiu
klopodis fari bonon post ol penti pri sia peko, kaj rakontis nekutiman
amhistorion de pudrovenda knabino...
Dum Tang-dinastio
(618-907) la chinaj noveloj spertis grandan shanghighon kaj prosperon,
aperis "legenda novelo" kaj fikciaj verkoj, kiel Lusin (1881-1936)
trafe montris: "Same kiel poezio, ankau la kreado de noveloj ekhavis
shanghighon en Tang-dinastio." Tia shanghigho okazis precipe en
du flankoj: plivastigo de enhavo, kiu toleris pli vastajn temojn;
kaj plirichighon de priskriboj, kiu faris novelojn kun reliefigita(j)
figuro(j) kaj atentokapta intrigo. Novelo, kiel speco el la beletra
kreado, jam forme maturighis. En chi novel-kolekto la noveloj
"La Amo de F-ino Cui Yingying", "Jadeta" kaj "Honordamo S-ino
Li Wa" estas la tri plej famaj amrakontoj kaj shatataj de chinoj
de chiuj generacioj, ech hodiau teatraj adaptajhoj faritaj lau
tiuj vivas sur scenoj de diversaj operspecoj. Rakontoj pri kavalireca
junulino Hongxian, pri homo kun krispa vangbarbo kaj pri aliaj
tute vivas inter la nunaj legantoj...
Dum Song-dinastio
(960-1279) trovighis pli multe da noveloj, ech profesiuloj, nome
"rakontistoj", kiuj, vagante de vilagho al vilagho, rakontis al
homoj historiojn lau noveloj. En chi novel-kolekto trovighas la
teksto de tia rakontlibro kiel "Misekzekuto de Cui Ning". "Anekdota
Biografio de Li Shishi" estas amrakonto inter charma hetajro Li
Shishi kaj imperiestro... Li Fang (925-996), literatoro en Song-dinastio,
kompilis la novel-kolekton "Tai Ping Guang Ji", kun 500 volumoj,
kiuj konservas grandnombrajn novelojn kaj logendojn el 475 libroj
ekde Han- ghis Song-dinastio.
Ming-dinastio
(1368-1644) estis periodo de disflorado de romanoj kaj noveloj.
Elstara verkisto Feng Menglong (1574-1646) kompilis kaj reverkis
entute 120 novelojn, kiuj estis eldonitaj en tri volumoj, kaj
Feng farighis fama populara novelisto, ech hodiau liaj novelaroj
ankorau estas debitaj en diverslokaj librejoj. En chi novel-kolekto
la noveloj de Feng okupas pli multajn paghojn, de p. 249 ghis
p. 452. Li atentis la socian vivon de sia epoko kaj turnis sian
atenton sur simplajn popolanojn. En la novelo "F-ino Du la Deka"
li rakontis tragedian amhistorion de bela kaj bonkora hetajro
Du la deka kaj en la novelo "Olevendisto kaj Chefbelulino" li
rakontis amhistorion inter hetajro Chefbelulino kaj junulo Olevendisto,
kiu tamen havis komedian finalon. En liaj noveloj brilas la homeca
elvekigho.
Dum Qing-dinastio
(1644-1911) novel-verkado de la antikva Chinio kulminis sub plumo
de Pu Songling, kies novelaron "Mirrakontoj de Liaozhai" (kun
la elektitaj ch. 30 noveloj) jam eldonis la China Esperanto-Eldonejo
(1994). En chi novel-kolekto trovighas nur liaj du noveloj "Ridemulino
Yingning" kaj "S-ro Xi Fangping"... La enkonduko de prof. Duan
Qiming koncize priskribas evoluadon de noveloj el la antikva Chinio
kaj helpos legantojn pli bone koni la novelojn en chi novel-kolekto,
kaj mi ne babilu plu.
Kvankam en
chi novel-kolekto la tradukoj faritaj de diversaj chinaj samideanoj
havas proprajn lingvostilojn, tamen la tradukintoj tute deziris
fidele reaperigi la originalojn enhave kaj forme, ech provis esprimi
pli verve la chinecon de la originaloj per Esperanto, kiu multe
diferencas de la china lingvo, celante envershi ekzotikan sangon
el la orienta civilizacio en la Esperantan kulturon, char "por
ke lingvo nomighu tutmonda, ne sufichas ghin nomi tia" (L. L.
Zamenhof). Por faciligi komprenon de legantoj la tradukintoj metis
en la libron necesajn klarigojn pri chinaj apartajhoj, propraj
nomoj, klasikaj aludoj k.a. kaj notojn de la autoroj.
Kiel aliaj
eldonajhoj de la China Esperanto-Eldonejo, "Noveloj el Antikva
Chinio" estis bone presita, delikate bindita, ties presprovajho
estis zorge korektita, la chinstilaj ilustrajhoj eble delicos
vin dum legado... do, la libro certe meritas vian legadon kaj
pli bone konigas al vi la chinan kulturon.
|