|
Fulmotondro:
Dramo verkita de Cao Yu, esperantigita de Liu Caisheng, eldonita
de la China Esperanto-Eldonejo, 1997. Formato: 21 x 14.5 cm. 135 p.
Prezo: 10.00 USD Sendokosto: 3.00 USD.
"Fulmotondro"
estas majstroverko en la historio de chinaj dramoj. Siatempe la
autoro estis juna studento. Oni devas atribui la sukcesan aperon
de la dramo al Bakin, nun honora prezidanto de la China Esperanto-Ligo.
Antau publikigo de la dramo Bakin jam estis verkisto, ghuante
grandan famon en Chinio. Li legis la manuskripton de "Fulmotondro"
kaj rekomendis ghin al la trimonata revuo "Literaturo" kaj dank'
al tio la dramo eldonighis en 1934. Rememorante tion, li diris:
"Mi kun larmoj legis la dramon kaj unuspire tralegis ghin. Vere,
mi larmis, tamen post legado mi sentis min tre komforte kaj naskighis
en mi sopiro kaj forto, kaj mi volas fari ion por helpi aliajn
senegoisme per mia forto."
La dramo estis
alte taksata de la literatura rondo tuj post sia eldonigho kaj
post nelonge ghi surscenighis en Shanhajo. En 1935 ghi estis ludita
trifoje en Tokio. Poste eldonighis ghia japana versio.
Tiu 4-akta
dramo prezentas la socion kun la familio de Zhou Puyuan, prezidanto
de la direktoraro de iu karbominejo, kiel centro. Ghi priskribas
ankau rilatojn inter liaj familianoj kaj konfliktojn inter kapitalistoj
kaj laboristoj.
La dramo prenas
nur du lokojn kiel sian ejon, t.e. la salonon de la hejmo de Zhou
Puyuan kaj la hejmon de Lu Gui, lia servisto.
Ghenerale oni
nomas "Fulmotondro" familia dramo. En ghi viglas membroj de du
familioj: membroj de la familio de Zhou kaj tiuj de Lu Shiping.
Per elstara realisma manovro ghi priskribas la familiajn implikajhojn
de tiuj du familioj kaj profunde montras iujn aspektojn de la
tiama china socio. La familio de Zhou kaj tiu de Lu estas tipaj
en la china socio en la 20-30-aj jaroj de la 20-a jarcento. La
unua sukcese transformighis el la feuda en la kapitalistan, dum
la lasta formighis en la drasta socia shanghigho.
Zhou Puyuan
estis kapitalisto kun fortaj feudismaj trajtoj. Por akiri monon
li faris multajn malnoblajhojn. Li estas ekspluatema, hipokrita
kaj malica. En Harbin li kontraktis pri pontokonstruado, intence
detruis la digon kaj dronigis 2 200 kuliojn en furioza torento,
dume li gajnis 300 juanojn el chiu mortinta kulio. Li kruele ekspluatis
ministojn. Ne povante toleri lian ekspluatadon, la ministoj strikis,
sed li komplotis kun policistoj, subachetis reprezentantojn de
la strikantoj kaj sufokis la strikon.
Pro sia volupta
bezono, kiam li estis juna sinjoro, li perfortis junan kaj belan
servistinon Lu Shiping, kiu naskis du filojn por li, sed tri tagojn
post la naskigho de la dua filo li elpelis shin el la hejmo por
edzighi al richa fraulino. La unua filo estis restigita che li
kaj la jhus naskita estis forportita de Shiping. Pro malespero
Shiping sin jhetis kune kun la bebo en riveron antauvespere de
la Printempa Festo, sed estis savita. Zhou Puyuan kredis, ke shi
mortis, kaj faris multajn afektajhojn, shajne li tre karmemoris
shin: Li diris, ke li chiam prenis shin sia legha edzino kaj respektis
shiajn kutimojn. Li konservis chiujn meblojn shatatajn de shi
por memori shin. Li diris, ke li volas ripari shian tombon. En
liaj okuloj mono estas chiopova. Post 30 jaroj, kiam li denove
renkontis Shiping, li donis al shi chekon de 5 000 juanoj, char
li opiniis, ke tio povas iagrade kompensi lian pekon, sed shi
disshiris la chekon. "Vi neniam estos kvita kontrau miaj suferoj
en tiuj jaroj," diris Shiping.
Elpelite el
la hejmo de Zhou, Shiping baraktis en fremdaj lokoj kun sia infano.
Por vivtenado shi almozis, flikadis por aliaj, laboris kiel servistino
kaj faris pezan laboron en knabina lernejo por 8 juanoj chiumonate
sub la kondicho viziti sian familion en chiu dua jaro. Por vivtenado
shi edzinighis dufoje kaj multe spertis malghojon en la homa socio,
tamen shi postvivis chiujn malfelichojn kaj kashis siajn malghojon
kaj larmojn. Shi edzinighis al servisto Lu Gui kaj naskis filinon
Lu Sifeng.
Alia figuro
en la dramo estas Zhou Fanyi. Sur la scenejo shi estas "sinjorino
kun pala vizagho en bela konturo. Tamen melankolio klare vidighas
sur shiaj brovoj. Malghojo brulas interne en shia koro kaj la
okuloj estas plenaj de doloro kaj chagreno pro malespero de juna
virino. Shi estas virino klerigita per nova eduka metodo, sed
influate de la malnova etiko. Shi amas pasie kaj malamas ghisoste.
Shia eksterajho estas kvieta kvazau autuna folio che vesperigho".
Antau 18 jaroj Zhou Puyuan trompis shin per la sama metodo, kiun
li uzis en traktado kun Shiping. En tiuj 18 jaroj shia sopiro
al libereco estis sufokita, tamen shi kontraustaris al la subpremado
de Zhou Puyuan, malgrau ke oni opiniis, ke shi estas malsana.
Shi ne estas felicha nek virta. Shi deziregis la personan felichon,
tamen deflankighis de la ghusta vojo. Shi seksumis kun sia duonfilo
Zhou Ping kaj volas fughi el la familio kun li.
Zhou Ping estas
"28-jara viro. En liaj senbrilaj okuloj legighas hezitemo, malkuragho
kaj kontraudiro. Li vershajne pentas pri siaj antauaj eraroj.
En la nova impeto de la sento fervoro kaj pasio kiel tajdo refoje
englutis lin. Lia minimuma prudento similas al velkinta brancho
turnighanta en akvokirlo. Tial eraroj unu post alia trafas lin.
Li chagrenighas kaj malamas sin mem. Li envias chiujn senskrupulajn
homojn, kiuj audacas fari chiajn malbonajhojn. Kaj samtempe li
envias chiujn kapablulojn fari grandan aferon kaj farighi 'modela
civitano'..." Li enamighis al Lu Sifeng, char en liaj okuloj shi
"elspiras chion, kion li bezonas. Shi estas juna, bela kaj fervora,
kaj ankau iom maldelikata". Li ekhavis seksan rilaton kun shi,
sed fakte Lu Sifeng estas lia duonfratino, kion li tute ne scias.
Lu Shiping
hazarde sciis, ke por laboro shia kara filino eniris en la hejmon
de Zhou Puyuan, kaj ege maltrankvilighis. Shiping opiniis, ke
shia sorto mem estas destinita kaj shia ununura deziro estas,
ke shia filino ne sekvu shian vivovojon. Tio estas spirita apogo
por shi, tial che shia foriro de la hejmo, shi atentigis la edzon
neniel lasi la filinon servi en richula domo, shi diris al la
filino: "Chu vi pensas, ke mi timas esti malricha kaj hontas pro
nia malricho? Ne! Neniom! Mi tion tute malatentas, sed ofte maltrankvilas
pro via juneco kaj timas, ke vi eliros el prudento." Tial, kiam
shi informighis, ke okazis la afero plej terura por shi, shi ne
povis plu elteni la atakon. Shi veis profunde: "Ho, mia chielo!
Kiu kulpas? Kiu faris la pekon?... Ho, mia chielo, se vi volas
puni, do punu min solan!"
Lu Sifeng estas
honesta, vigla knabino. Shi elspiras junecon de socifundaj knabinoj,
sed pro shia rilato kun Zhou Ping, shi estas katenita de tragika
sorto, tamen shi ne sciis, ke la amo entenas dangheron kaj la
socio kun larghe malfermita fauko pretas engluti shin. Kiam Zhou
Ping decidis sin liberigi el sia antaua peko, li per pli pekaj
manoj kaptis sian duonfratinon Lu Sifeng. La interrilato inter
Zhou Ping kaj Lu Sifeng estis ja produkto de la peka atmosfero
de la familio de Zhou.
En la dramo
viglas ankau kelkaj aliaj figuroj:
Lu Dahai, la
dua filo de Zhou Puyuan kaj Lu Shiping. En la dramo li estas ministo
elspiranta bravecon kaj krudecon. Li laboras en la minejo je 300
km for de la hejmo de Zhou. Li estas reprezentanto de la china
laboristaro en siaj junaj jaroj kaj membro de la strik-estraro.
Kun siaj kamaradoj li spontanee batalis kontrau ekspluatado.
Zhou Chong,
filo de Zhou Puyuan kaj Zhou Fanyi, 17-jara studento. Li, naiva
kaj honesta, deziras sinceran amon. En la fino de la dramo li
estis elektrofrapita, kiam li haste tiris Sifeng, kiu trafis elektrolikan
draton. Kaj ili mortis kune.
Lu Gui, acha
servisto en la hejmo de Zhou Puyuan, chiam kajholas la mastrojn
por pli da profito. Li chiam parolas trivialajn vortojn, drinkas
kaj hazardludas.
La dramo "Fulmotondro"
estis ludita ne nur en teatro, sed ankau en televido.
La apero de
la Esperanta versio estas grava afero. Kaj al nia Esperanta biblioteko
aldonighis nova verko, nemankigebla por la china literaturo. La
traduko estas klara kaj facile komprenebla. Ghi estas tauga legajho
por tiuj esperantistoj, kiuj amas literaturon, sed al la libro
mankas fotoj. Chiuj, kiuj volas koni la pasintecon de Chinio kaj
la orientan dramon, legu la Esperantan version de "Fulmotondro".
|