|
Lotus-lanterno:
Bildrakonto esperantigita de Yu Tao, eldonita de la China Esperanto-Eldonejo,
2000. Formato 22.5 x 16.5, 112 p. Prezo: 8.00 USD sendokosto:
3.00 USD
Diino Sanshengmu
enamighis al homo Liu Yanchang kaj volis descendi en la homan
mondon por vivi en amo, sed shia frato Erlang forte oponis kontrau
tiu ribelemo kaj shin persekutis. Li forrabis de shi la fileton
Chenxiang kaj la magian lotus-lanternon, per kiu shi protektis
sin. Li ech metis shin sub monton por shin puni.
Chenxiang klopodis
elsavi sian patrinon per la helpo de simieto kaj la tera dio,
kiu proponis, ke li petu helpon de la budhighinta potenca simio
Sun Wukong. Chenxiang shtelis la magian lotus-lanternon el la
trezora domo. La gardantoj tion rimarkis kaj lin persekutis. Chenxiang
kuris en sakstraton, kie knabino Gamei lin lasis en pordon kaj
savis lin. Ankau Gamei malamis Erlang, char li devigis shian patron
skulpti statuon de Erlang el magia shtono.
Chenxiang farighis
junulo kaj amikighis kun bestoj en la naturo. Li trovis Sun Wukong,
sed tiu chi ne volis interveni en la aferon nek instrui al li
batalarton. Li vokis al la chielo por helpo, kaj la vocho de la
patrino diris al li, ke sagho kaj amo donos al li forton kaj helpon.
Chenxiang revenis
al Sun Wukong kaj diris, ke li, kiel budho, ne devas resti indiferenta
antau la maljustajhoj. Sun estis kortushita de la sagha junulo
kaj donacis al li blankan chevalon, kiu portis lin al la magia
shtono. Kune kun la vilaghanoj sub lia gvido, li ghin pushis en
fajran lagon kaj la magia shtono farighis magia hakilo.
Erlang klopodis
malhelpi Chenxiang per serpentoj, sed ili estis forigitaj per
la magia hakilo. Erlang lin ligis per lumshnuro, sed la magia
lanterno detruis la lumshnuron per sia brilo. Fine Chenxiang dishakis
la monton kaj elsavis sian patrinon. Sun Wukong formis chielarkan
ponton el sia magia bastono por unuigi la patrinon kaj filon.
Chenxiang rekunighis
kun la patrino en sceno plena je amo, paco kaj harmonio.
Tiu chi bela
fabelo pri amo, sagho kaj kuragho ilustrita per vivecaj bildoj
en brilaj koloroj estas adaptajho de movbilda filmo, kiu interesis
multajn chinajn infanojn. Kredeble ankau la Esperanta versio interesos
alilandajn infanojn. La tekstoj en facila lingvo estas tauga legajho
kaj por infanoj kaj por komencantoj plenkreskaj. Mi rimarkis pokajn
preserarojn, kiuj tamen ne malhelpas la legadon.
|