|
Cao Xueqin,
Rughdoma Songho, romano. Elchinigis Xie Yuming.
Eldonis China
Esperanto-Eldonejo 1995, unua el la tri volumoj, 582 p. ch. 23
eur.
Post legado
de la unuaj 50 paghoj mi ankorau ne sciis chu mi finlegos chi
tiun riveregan romanon. Ghi ekiras malrapide, tusetante, en nebulo
de fumo, kvazau raupa varotrajno. Malgrau evidenta helpo de la
tradukinto, kiu esperantigas la plej oftajn proprajn nomojn, restas
ankorau pluraj dekduoj da propraj nomoj. Chinaj... evidente. Ankau
la stilo chinas. Fakte multe pli la stilo de la Prefaco fare de
eminenta Zhou Ruchang, ol tiu de la teksto. Cetere mi ne chion
komprenis. Eble vi pli saghas:
"Kial oni donis la epiteton eksterordinara
aparte al tiu chi libro, se iu ajn romano, ekzemple novel en la
angla lingvo, mem entenas kuriozecon kaj eksterordinarecon lau
la koncepto pri la europa literaturo kaj, se temas pri la grandeco,
ghi estas oftege uzata en la recenzo?"
Chu vi scias,
ke la teatrajhoj de Shekspiro estas "operoj"? Bone, kial ne? Sed
poste, en la teksto, kiam Jado, Jaspa, Ora kaj aliaj iras por
spekti "operojn", kion ili spektadas? Operon, dramon, opereton?
Teatrajhon prozan, versan au kantan? Kun au sen muziko? Iom post
iom la kunteksto forigos kelkajn hezitojn. Antau la alveno al
la 50a pagho vi ekscios, ke 'pornografia' = priamora, 'pauperisma'
= malrichega, 'etikeco' = respekto, 'strias' = krucas, 'drinki'
= trinki alkoholajhon, 'charlatane' = avare, 'laika' = nesperta,
'plagi' = minacegi, 'fali en recidivon' = ree malsanighi, 'etika
domo' = bonmora domo, 'debila' = delikata, 'sarkasme' = moke.
Poste forighos kelkaj dekoj da aliaj malpli gravaj semantikaj
hezitoj. Sed, fakte, chio chi ne tro gravas, char post la 50a
pagho, chu vi alkutimighis, chu vin kaptis la fluo de la romano,
chu la tradukajho plibonighis, chiamaniere vi estas en unu 17-jarcenta
virina kvartalo de china aristokrata palaco, kaj nur tio, kion
Cao Xueqin rakontas, vin interesos pli kaj pli forte.
Temas pri la
priskribo de la chiutaga vivo de sentema adoleskanto, Jado, tutnome
Jia Baoyu, filo de Jia Zheng, nepo de Jia Daishan, pranepo de
Jia Yuan, duko de Rongguo. Jado, alteregoo de la autoro, estas
ege aliseksema, interesata kaj altirata de chio ina. Li observadas
chiujn virinojn chirkau si, samkiel siajn proprajn sentojn al
ili. Por okcidenta leganto la priskribita rilataro inter gehomoj,
sen okcidenta mitaro pri Amo, estas plena je surprizoj. Malfermighas
ankau la etoso de kunvivado inter edzinoj kaj kromedzinoj, chambristinoj
kaj servistinoj, sen okcidentaj antausupozoj moralaj. Tamen, chi
tiu mikrokosmo estas pli ol bonmorega! Oni longe pridiskutadas
la kuntaugecon de koloroj inter diversaj vestajhoj kaj mebloj,
oni entombigas falintajn florpetalojn, oni citadas poetojn kaj
filozofojn?kaj oni punadas unu la alian per kruelegaj bastonadoj,
kiujn la viktimo ghentile dankadas, kiam li denove kapablas ekmovighi.
Teksighas antau la menso de la leganto grandioza fresko de fajnega
kultura vivo, kies ekvivalenton oni apenau trovas en okcidento.
Okazas suicidoj, mortoj, naskighoj, intrigoj kvazau en TV-serialoj.
Oni ekkonas religiojn, filozofiojn, politikajn doktrinojn kaj
sekretajn movighojn de la 'china animo'. Kiam oni atingas la finon
de la 40a chapitro, kaj de la unua volumo, t.e. la fino de la
ghisnuna esperantigo, oni malfacile sin regas por ne tuj acheti
la duan kaj trian volumojn en la franca, au la angla, tiel forte
oni emas daurigi la legadon. Chi tiu verko ja havas 120 chapitrojn
en tri volumoj. Lau profesoro Zhou la lastajn 40 chapitrojn "alia
homo aldone elpensis tiam, kiam jam multaj jaroj pasis post la
morto de Cao Xueqin" kaj "intelekte kaj spirite regis granda distanco
inter tiu aldoninto" kaj la autoro. La supozita aldoninto shajne
ne restis en la sana morala kaj politika perspektivo de la 80
unuaj chapitroj. Nu, tiajho ja eblas. Sed mi estus ege disrevigita,
se tio farighus preteksto ne esperantigi la trian volumon de la
verkego kaj mi estus devigita nutri min en la franca lingvo per
la fiaj erotikajhoj (eble ech pornografiajhoj, mi plue havas esperon)
de tiu chi lasta volumo.
|