La Imperiestra Palaco en Shenyang

de WEN ZHIHONG

    Situante en Shenyang, ĉefurbo de Liaoning provinco en nordorienta Ĉinio, la Imperiestra Palaco kun pli ol 60 mil kvadrataj metroj estas la sola antikva imperiestra konstruaĵaro bone konservata krom la Imperiestra Palaco en Pekino. La konstruado de la Imperiestra Palaco en Shenyang daŭris ĉ. 11 jarojn de 1625 de Nurhaĉi (1616-1627 sur trono), la unua imperiestro de Qing-dinastio, ĝis 1636 de Huangtaiji (1627-1643 sur trono kaj la ŝtata titolo ŝanĝiĝis de Jin al Qing en 1625).

    La Imperiestra Palaco estis malpermesita loko por la popolo. En 1926 ĝi malfermiĝis al la publiko kiel muzeo kaj ĝi enlistiĝis en la unuajn protektatajn historiajn lokojn de la ŝtato en 1961. La 1-an de julio 2004, en la 28-a Sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de Unesko, la Imperiestra Palaco en Shenyang estis aprobita en la Liston de la Mondaj Heredaĵoj kiel la kroma objekto de la kultura heredaĵo de imperiestraj palacoj de Ming- kaj Qing-dinastioj de Ĉinio.

    La Imperiestra Palaco dividiĝas en partojn orientan, okcidentan kaj mezan. La halo Dazheng kaj la kioskoj Shiwang sidas sur la orienta linio. La halo Dazheng ankaŭ nomiĝas Okangula Halo. Ĝi havas tegmenton kun duoblaj aleroj kaj du drakaj kolonoj antaŭ la fronta pordo. Ĝi estis loko, kie Huangtaiji okazigis grandajn ceremoniojn kaj gravajn politikajn aktivadojn, nome deklaro de ekspedicio, bonvenigo al venkintaj trupoj kaj surtroniĝo de imperiestroj. Fakte, la halo Dazheng estas kiosko, oni nomas ĝin palaco pro ĝiaj grandeco kaj lukseco.

    La kioskoj Shiwang, situantaj en du vicoj antaŭ la halo Dazheng, estis loko, kie la korteganoj diskutis pri ŝtataj aferoj. Kiosko estas transformiĝinto de jurto. Jurto signifas nomadan vivon, dum kiosko — fiksan loĝadon. La halo Dazheng kaj la kioskoj Shiwang notis la vivmanieran ŝanĝiĝon de nomadismo al fiksa loĝado de Manĉur-nacio. Tia arkitekturaĵo transformiĝinta el nomada jurto estas unika en antikvaj palacaj konstruaĵoj de Ĉinio.
    Sur la meza linio estas la halo Chongzheng kaj turo Fenghuang konstruitaj dum la regado de Huangtaiji. La halo Chongzheng ankaŭ nomiĝas centra halo, ĉar ĝi situas en la centro de la urbo Shenyang en antikveco. Ĝi estis loko, kie Huangtaiji laboris pri milita kaj politika aferoj kaj akceptis alilandajn senditojn kaj delegitojn de nacimalplimultoj. La trietaĝa turo Fenghuang norde de la halo Chongzheng estis konstruita sur 4-metre alta teraso, la plej alta konstruaĵo siatempe. Sur la turo estas tabulo kun skribaĵo de imperiestro Qianlong (1736-1796 sur trono).

    Sur la okcidenta linio estas halo Wensu konstruita dum la regado de imperiestro Qianlong, kiu jam havis imperiestran palacon en Pekinon, sed li foj-foje inspektis al Shenyang. La turo Wensu estis konstruita en 1782 speciale por konservi Kompleton de Ĉina Enciklopedio kaj Kolekton de Libroj Antikvaj kaj Nunaj. Malantaŭ la turo estas legoĉambro Yangxi de imperiestro.

    En la muzeo de Imperiestra Palaco de Shenyang konserviĝas imperiestraj objektoj, ekzample glavo de Nurhaĉi, sabro kaj cervokorna seĝo de Huangtaiji, kaj ankaŭ

    La Imperiestra Palaco en Shenyang estis bazloko de Qing-dinastio. La fondinto de Qing-dinastio paŝis de tie al centra Ĉinio. En 1636 Huangtaiji surtroniĝis tie kaj ŝanĝis la titolon de la ŝtato per Qing.

    Ĉie en la palaco vidiĝas la manĉur-nacia kulturo, ekzample la dorma palaco estas pli alta ol la oficiala palaco, diferenca de la imperiestra palaco en Pekino, ĉar manĉur-oj kutimis dormi sur alta loko dum ĉasado en arbaro. Sed en la komenco de Qing-dinastio la regantoj jam absorbis la kulturon de centra Ĉinio, tial la han-nacia kulturo influis la arkitekturon de la palaco. Ekzample la strukturo de halo Dazheng uzis tion de Song-dinastio (960-1279), kio estas la tradicia arkitektura stilo de Han-nacio; la titoloj de dormaj palacoj estas similaj al tiuj de Han-nacio.

    Ĉar longe daŭris la konstruado de la palaco, la arkitektura stilo de la Imperiestra Palaco en Shenyang ankaŭ enkorpigis arkitekturajn karakterizaĵojn de Mongol-, Huj- kaj Tibet-nacioj. Ĝi estas majstraĵo de la ĉina kulturo kaj grava marko de Ĉinio kiel unueca lando kun multaj nacioj.

La halo Dazheng kaj kioskoj Shiwang

La halo Chongzheng

La turo Fenghuang

La halo Wensu
(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688