En
Yunnan-provinco de Chinio estas areo trafluata de tri paralelaj
riveroj Jinsha, Lancang kaj Nujiang, kiuj fontas de la Qinghai-Tibeta
Altebenajho. La tri riveroj paralele fluas 170 kilometrojn en
altaj montaroj kaj kreas fascinan naturan pejzaghon.
La areo situas en interkrucigho de la
orienta Azio, suda Azio kaj la Qinghai-Tibeta Altebenajho. Ghi
estas reprezentanta regiono de alpa geomorfologio kaj ghia evoluado
kaj unu el la regionoj kun plej richaj specoj de vivajhoj.
En la regiono vaste etendighas neghaj
montoj kaj montrighas vertikala shanghigho de absoluta alto de
760-6740 metroj, ke tie trovighas altaj valoj, neghaj montoj,
glaciriveroj, altebenajhaj malsekejoj, arbaraj herbejoj, dolchakvaj
lagoj, raraj bestoj kaj valoregaj vegetaloj. En la regiono trovighas
118 neghaj montoj chiu en absoluta alto de pli ol 5000 metroj.
La montojn akompanas primitivaj arbaroj kaj centoj da glaciaj
lagoj. La negha monto Meili en absoluta alto de 6740 metroj estas
tegita de eterna glacirivero, kiu etendighas de la montosupro
ghis la arbaro en absoluta alto de 2700 metroj.
En
Laojun-monto de Lijiang estas la plej vasta regiono de Danxia-geomorfologio
en Chinio. Tie estas multaj primitivaj arbaroj kaj en la arbaroj
multaj rughaj shtonoj eroziighis kaj havas surfacon similan al
testuda shelo. Tie estas monto simila al granda testudo konsistanta
el miloj da malgrandaj testudoj en regulaj vicoj.
La regiono ne estis kovrita de la kontinenta
glacirivero de la kvaternara epoko kaj la montaroj en la regiono
etendighas de nordo al sudo, tial la regiono farighis la chefa
trairejo kaj rifughejo de specoj de vivajhoj de la Eurazia Kontinento
kaj farighis loko plej richa je fauno kaj flauro de la Eurazia
Kontinento. Sekve la regiono estas honorata biogena banko.
La
regiono okupas malpli ol 0.4 pocenton de la tuta teritorio de
Chinio, sed ghi havas 20% de la specoj de altklasaj vegetaloj
kaj 25% de la specoj de bestoj de Chinio. En la regiono vivas
77 specoj da shtatnivele protektataj raraj bestoj inkluzive de
orhara simio, antilopo, uncio, bengala tigro kaj nigrakola gruo
kaj kreskas 34 specoj da shtatnivele protektataj vegetaloj.
En printempo la loko estas tapishita de diversaj
floroj de pli ol 200 specoj. Tial vegetalistoj nomas la lokon
natura ghardeno sur alta monto.
Krome
en la regiono loghas 16 nacimalplimultoj. Tio estas tre malofta
fenomeno en la mondo, ke en tiu loko kunekzistas multaj nacioj,
multaj lingvoj, multaj religiaj kredoj kaj multaj moroj. Dum longa
tempo la Regiono Paralele Trafluata de Tri Riveroj estas dezirata
loko de sciencistoj, aventuristoj kaj turistoj. Ili alte taksas
la regionon pro ghiaj evidentaj scienca valoro, estetika signifo
kaj partikulara kulturo de nacimalplimultoj.
En 1985 oficisto de Unesko rimarkis
la miraklan regionon pere de sputnikaj fotoj kaj malsekretigis
ghin al la mondo. En 1988 la china registaro difinis la regionon
shtatnivela pitoreskejo en la dua nomlisto.
En la 2-a de julio de 2003 la regiono
estis enskribita de Unesko en la Liston de Mondaj Heredajhoj.
|