La
monto Huangshan en Anhui-provinco de orienta Chinio estas unu
el la plej fame konataj vidindejoj en Chinio, renoma pro posedo
de chiuj mirindajhoj de monta pejzagho: spektaklaj rokaj montpintoj,
strangaformaj pinoj, kristale klaraj fontoj kaj maro de nuboj.
Li Bai, la china oka-jarcenta romantika poeto, komparis Huangshan
kun la ora hibisko.
Vojagho
tra Huangshan ghenerale bezonas plurajn tagojn. La unua halto
eble estas che la Hotelo Huangshan, tradicia palacstila konstruajho
sur deklivo de la apika Purpurnuba Monto en pozicio favora al
rigardado al la tuta chirkauajho. Kontrau la hotelo estas la arbarkovrita
Persikflora Monto, che kies piedo estas pavilono por rigardi akvofalon.
La Persikflora Rivereto fluas antau la hotelo. Kiam estas la persikflora
sezono, la aero plenighas de bonodoro kaj persikfloraj petaloj
forflosas kune kun la fluo de la rivereto. Iom supre, la Persikflora
Rivereto kunighas kun la Cinabra Rivereto, kie, lau legendo, antau
miloj da jaroj china farmakologo Fu Qiugong preparis drogherbojn
che la piedo de la Cinabra Monto. La imperiestro Huangdi, amiko
de Fu, helpis lin en la laboro, sekve la monto ricevis la nomon
Huangshan. Rompajhojn de pistujoj por preparado de medikamento
oni ankorau povas retrovi el la Cinabra Rivereto.
Hotelo Huangshan ofertas varmfontan banon,
kiu estas havebla en lageto apud la Persikflora rivereto. La fontakvo
je 42°C elighas el fendetoj kaj senshanghe fluas po 48 tunoj
hore en chia vetero. Chi tiu akvo de la Cinabra Fonto estas same
tauga kiel trinkakvo kaj banakvo. Ghi entenas malgrandan kvanton
da silikono, magnezio, kalio kaj natriaj oksidoj, kio donas al
la akvo kuracajn ecojn por trakti reumatismon, hautmalsanojn kaj
perturbojn de la digesta kaj nerva sistemoj.
Ech
pli fascinaj estas la montpintoj de Huangshan. Oni diras: “Sen
atingi la Jadekranan Pavilonon, panorama vido de la monto ne eblas;
sen grimpi sur Pinton Tiandu (Chiela Chefurbo), vana estas via
vojagho.”
La vojo supren donas multajn penvalorajn
vidindajhojn. Rigardante norden de monahhejo duonvoje, oni vidas
sur la supro de Pinto Tiandu rokon, kiu similas gigantan kokon
kriantan kun etenditaj flugiloj. Suprenirante lau shtonshtupoj
inter du krutajhoj, oni vidas “Strion da Chielo” superkape.
Apartan
mencion meritas du pinoj antau la Jadekrana Pavilono: la Gasto-salutanta
Pino kaj Adiaua Pino. La antaua kreskas el fendo en roko kun etenditaj
branchoj kvazau brakoj signantaj bonvenon al monto-grimpantoj.
Ghi estis la modelo por la grandega pentrajho “Gast-salutanta
Pino” en la Popola Halo en Pekino, antau kiu estas faritaj
multaj fotoj de chinaj gvidantoj kune kun eksterlandaj gastoj.
Forirantojn adiauas la Adiaua Pino, kies branchoj etendighas lau
tiaokaza china tradicia maniero.
Ju pli apikaj la krutajhoj de Huangshan,
des pli eksterordinaraj la formoj de la pinoj kreskantaj el la
rokfendoj. Kelkaj kreskas vertikale, sed multaj horizontale kun
la supro malsupren au en strangaj formoj.
La Jadekrana Pavilono, 1680 metrojn super
la marnivelo, estas konata kiel la “Jada Ekrano de la Chielo”.
Ghi ofertas bonegan vidon al la tuta monto. Se oni havas la okazon
resti tie post pluvo, oni spertas unikan spektaklon: amasoj da
blankaj nuboj drivas malsupren, dum pitoreskaj montpintoj, fantaziaj
rokgrupoj kaj verdaj pinoj estas envolvitaj en nebuleto tiel ke
oni vidas nur iliajn suprojn.
La
montpinto Tiandu, kun alteco de 1810 metroj, estas rava. Antau
70 jaroj iu vizitanto ne sukcesis atingi la pinton, kaj ghemante
li skribis la jenon:
“Se nur mi sur gruo povus iun tagon flugi
Por la nubomaron super Pinto Tiandu vidi.”
En
malnovaj tagoj la grimpado estis danghera, sed hodiau tio similas
nepenigan iradon kun shtonshtupoj metitaj au hakitaj lau la montvojo
kaj ferchenoj ambauflanke. De fore la tri-kilometra, mallargha
vojeto havas aspekton de shtupetaro pendanta de apikaj krutajhoj,
kaj grimpantoj sur la shtupetaro aspektas kiel diverskolora movighanta
rubando meze de nebulo kaj nuboj. La vojeto pli kaj pli mallarghighas
proksime al la pinto, tiel ke sur la fina parto oni devas grimpi
anservice. Oni ja bezonas kuraghon rigardi malsupren al la profundaj
abismoj. Proksime al la supro kushas rokkresto chirkau cent metrojn
longa sen ech unu arbo au herbo sur la surfaco. Oni diris, ke
ghi aspektas kiel fisho kun sia dorso super la akvo; tial ghi
nomighis “La Karpa Spino”. Pli supre estas la pinto
mem. Tie gravuritaj sur la roko estas kvar chinaj vortoj, kiuj
deklaras ghin “La Plej Alta Punkto de la Montpinto”.
Tio
tamen ne estas la plej alta punkto de la monto Huangshan. Tiun
reputacion ghuas la Lotusflora Montpinto 1860 metrojn super la
marnivelo. Ghia kresto memorigas pri lotusfloro disvolvighinta.
Apude estas boatforma roko dece nomata “La Boato por Kolektado
de Lotussemoj”. Alia roko similas pavon kaj havas la nomon
“La Pavo Ludanta inter Lotusoj”.
|