Yunnan - trezorejo de vegetajhoj

    Yunnan-provinco kun kompleksaj terformo kaj klimato situas che la sudokcidenta landlimo de Chinio. Ghia meza parto, en kiu charmas ghia chefurbo Kunming konata kiel "Printempa Urbo", tutjare ghuas printempajn mildecon kaj belecon. La provinco richas je vegetajhoj tropikaj, subtropikaj, mezvarm- kaj malvarmzonaj, pro kio ghi estas nomata "trezorejo de vegetajhoj".

    La arbara areo de Yunnan estas relative granda. Tie kreskas la valoraj arboj metasekvojoj (Metasequoia glyptostroboides), tektonoj, palisandroj, kamforarboj ktp. En tieaj arbaroj ankau produktighas multaj valoraj drogoj, kiaj pseudoginsengo, mosko, cervaj junkornoj kaj vegetalaj raupoj (Cordyceps sinensis). La chefaj grenoj tie produktataj estas rizo, maizo kaj tritiko, kaj rizo estas dufoje rikoltata chiujare. La tieaj ekonomiaj plantoj estas teo, kanabo, kotono, ternuksoj, tabako, sukerkanoj ktp. En la sudo de la provinco produktighas ankau kafo, ananasoj, bananoj ktp.

    Yunnan estas ankau mondo de floroj. La ondanta montaro chirkau Dali en la nordo de la provinco estas floraj montoj. Nemalmultaj familioj konkure metas la florvazojn antau siaj pordoj por formi floran "monteton", en konkuro de familio kun familio kaj de strato kun strato. Tieaj floroj estas tre multspecaj kaj la plej bonaj kamelioj, famaj en Chinio, devenis de Dali. Hodiau tie ankorau trovighas kamelioj de centoj da jaroj. Sur iu monto kreskas kamelio kun folioj similaj al tiuj de cinamarbo, alta je 16 metroj kun diametro de 40 centimetroj. Chiujare, antau kaj post la Printempa Festo, ghi portas milojn kaj milojn da rozkoloraj floroj grandaj kiel bovloj. La sovaghaj kamelioj kreskas chie sur la montoj. Yunnan havas areon de 390 mil kvadrataj kilometroj kaj ch. 15 mil specojn da altklasaj vegatajhoj, ch. duono de tiuj de Chinio. Tre richa estas tie la fonto de la sovaghaj kaj duonsovaghaj vegetajhoj.

    Oni ofte dividas la vegetajhojn en amelajn, oleajn, aromajhajn, medikamentajn vegetajhojn ktp. La plej ofte menciitaj amelaj vegetajhoj estas rizo, tritiko, maizo, sorgo, taro, batato kaj manioko. Chu vi scias, ke amelo trovighas en la trunko de iuj arboj? En la suda parto de Yunnan trovighas tiaj amelaj vegetajhoj, kiaj fishvosto-palmoj (Caryota ochlandra) kaj glata areko (Arenga pinnata). Malsata vojaghanto, kiu perdis la orientighon en arbaro kaj ne kunportas manghajhon, povas dehaki parton de trunko de tiuj arboj kaj ghin rosti kun shelo por manghi. El la floroj de tiuj vegetajhoj oni ankau povas produkti sukeron. Ekz., el la likvajho elfluinta el la floroj de unu glata areko oni povas produkti 10 ghis ch. 50 kilogramojn da sukero.

    En Yunnan kreskas speciala olea vegetajho - olea kamelio kun rughaj floroj. Tiuj arboj havas rughajn au rozkolorajn florojn kaj densajn branchetojn kaj verdajn foliojn tutjare. Tia arbo kaj la fama kamelio de Yunnan estas fratinoj el sama familio. En Yunnan kreskas pli ol 100 specoj da kamelioj kun relative grandaj charmaj floroj multpetalaj kaj folioj pli grandaj ol la ordinaraj. Tial, ili estas rigardataj kiel trezoroj en ghardenoj en- kaj eksterlandaj. La frukto de la rughfloraj oleaj kamelioj estas grandaj kun multe da oleo. Tie estas granda olea kamelio vivanta jam ch. 200-300 jarojn. Ghi povas produkti ch. 50 kilogramojn da oleo chiujare. Tie kreskas ankau alia olea vegetajho kun fruktoj similaj al malgrandaj kalabasoj. Oni nomas ilin oleaj kalabasoj. Iliaj kernoj povas facile bruli. Tiaj oleaj kalabasoj pli-ol-sesdek-pocente konsistas el oleo.

    Estas prave, ke iuj nomas Yunnan loko de aroma oleo.

    Tie trovighas ia arbedo, el kies folioj povas distilighi per akvo aroma oleo nomata Dongmai-oleo. La pura oleo kaj ekstrakto el lapa sausureo (Saussurea lappa) havas bonodoron de animalaj aromajhoj. Alia ekzemplo, natura kamforo ordinare estas distilita el ligno de kamforarboj. Tamen en Yunnan estas kelkaj kamforaj vegetajhoj, el kies folioj oni povas ekstrakti kamforon. Tia ebleco multoble altigas ilian ekonomian valoron.

    Yunnan estas ankau grava produktejo de drogoj tropikaj kaj subtropikaj, kiaj kaempferio (Kaempferia galanga), amomo (Amomum villosum) kaj unkario (Uncaria rhynchophylla). Tie kreskas ankau la nordaj drogvegetajhoj, kiaj licio, angeliko kaj ignamo. Krome, tie ankau trovighas multaj chinaj drogherboj longe uzataj de la popolo. Iuj el ili trovighas nur en Yunnan. Tie kreskas gigantaj arboj, kies frukto havas dikan rughetan petiolon kaj el kiuj oni povas fari delikatajn metiartajhojn kaj valoregan medikamenton, kaj alia vegetajho, el kiu oni povas ekstrakti "sensheligan hormonon" por silkraupoj. Per tia hormono oni povas akceli la metabolon de silkraupoj kaj unuigi ilian senshelighan tempon.

    Plejparto de la supre diritaj vegetajhoj de Yunnan estas altklasaj kaj tie estas ech pli multaj malaltklasaj vegetajhoj. Ekz., estas mirinde multaj fungoj rughaj, oranghflavaj, verdaj, blankaj, nigraj kaj grizaj. Iuj el ili similas al fishreto, aliaj al kresto, triaj al koro de bovo kaj kvaraj al ombrelo. Kaj koncerne la saporon, ili esatas diversaj.

    En Yunnan trovighas ne nur multaj lokaj vegetajhoj, sed ankau multaj vegetajhoj sukcese enkondukitaj el aliaj lokoj, kiaj kauchukarbo, kokao, kafarbo, pirarbo kreskantaj en Ameriko, australiaj nuksarboj kaj durioj, oleaj palmoj kaj eburaj mangoj el sudorienta Azio, Hindio ktp. La plantado de tiuj vegetajhoj plirichigis tiun belan "trezorejon de vegetajhoj".

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688