Negha lando

de WU MING

    Rigardate de malproksime, Shuangfeng-vilagho kovrita de negho havas nur du kolorojn: nigra kaj blanka. La malnovaj lignaj dometoj kauras en negho kiel fungoj. La dometoj klinighas sub la peza negha tegajho kaj la mastroj de la dometoj apogas ilin per fostoj. La kortoj chirkauigitaj per palisaro ne estas en regula formo, kaj la palisaro aspektas kiel karbaj strekoj sur blanka papero.

    Ankau fumo estas neghe blanka. Regas kvieto. Nur unu au du hundoj kauras kaj trotas en la vilagho.

    Lokanoj diris kun bedauro, ke chi-jare negho ne estas granda. En la pasinteco negho dikis 4-5 metrojn. Tiam instalighis noktogardistoj por savi domojn de negho. Estas ja mistero, ke ekster la vilagho oni ne vidas neghon. Sed kiam nia auto eniris en la valon chirkauitan de montoj, ni tuj falis en neghan maron. Amiko eksplikis, ke la malvarma aero de Bajkalo kaj la varma kaj humida aerfluo de la Japana Maro renkontighas tie kaj formas richan neghon, kiu senrezerve falas en la malgrandan basenon. Tie neghado dauras de oktobro ghis marto, kaj ech neghas en majo, malgrau ke ekster la baseno viglas printempo. Chirkau la baseno estas altaj montoj kun densaj arbaroj, kiuj baras venton, sekve negho falas tute libere konturante chion kovritan. Lokanoj diris, ke tie negho estas kohera.

    Kohera? Jes. La vorto plej tauge priskribas la belecon de la vilagho en negho: Chiu domo havas kontinue etendighantan neghan aleron pendantan che la tegmento, kiu larghas 1-2 metrojn kaj dikas chirkau 1 metron kaj ofte kunighas kun negho sur la tero. La vojo antau la pordo estas fosita el negho, mallargha kaj zigzaga, kaj ambauflanke de la vojo estas negha muro brustoalta au homoalta. Chiuj domoj estas interligitaj per negha koridoro.

    En la vilagho estas cent familioj. Ili estas posteuloj de kamparanoj enmigrintaj de la meza parto de Chinio antau duonjarcento. Ili estas laboristoj de la Forstuma Buroo Dahailin de Heilongjiang-provinco. Ilia vilagho estas tiel simpla kiel tiu de kamparanoj. En vintro ili konservas manghajhojn en negho, truigas glacion sur rivero por kapti fishojn, veturas per sledo kaj transportas objektojn per tobogano. Antaue ili sin okupis chefe pri arbohakado, sed nun ili flegas forstojn kaj ne multe enspezas. Ili do kolektas mangheblajn herbojn, drogherbojn, fungojn k.a. por vendi. Oni hazarde malkovris la vilaghon kaj venadas pli kaj pli multaj homoj por ghui neghan pejzaghon.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16