Pitoreskejo Jiugongshan

    La pitoreskejo Jiugongshan situas en Tongshan-gubernio, 170 kilometrojn for de Wuhan, chefurbo de Hubei-provinco. Tie trovighas strangaj montpintoj kaj antikvaj arboj, kaj la belaj pejzaghoj videblas en chiuj sezonoj.

    La Someruma Festivalo de Jiugongshan -- Internacia Turniro de Rokogrimpado okazas tie dum julio kaj augusto chiujare. Krom viziti kaj somerumi la turistoj povas ankau spekti altnivelan konkurson de rokogrimpado, pro tio la pitoreskejo Jiugongshan allogas multajn vizitantojn.

    La chefaj vidindajhoj en la pitoreskejo estas Yingkesong, Yunzhonghu, Shilonggou, Yinghuagou, Mauzoleo de Li Zicheng kaj Arbara Parko.

Yingkesong

    Yingkesong estas antikva pino kun alteco de 9 metroj. Ghia trunko estas tiel dika kaj rekta, ke unu persono ne povas brakumi ghin, ghia krono klinighas malsupren kvazau riverencante al vizitantoj, kaj kelkaj ghiaj branchoj proksimighas al tero kiel etendita brako. Apud ghi staras aliaj pinoj, kiaj Wangkesong, Songkesong, Hanxiusong, Fuzisong kaj Zimeisong.

Yunzhonghu

    Yunzhonghu (Lago en nuboj) ricevis la nomon pro tio, ke la lago trovighas che montpinto en nubaro. Ghi okupas areon de 7 hektaroj, kaj ghia plej granda profundeco estas 35 metroj. Che la fino de printempo kaj komenco de somero nebulo ofte amasighas kaj flosas sur la akvo. Che sunsubiro la charma lago kunfandighanta kun versperrugho, nuboj kaj montoj chirkauaj formas belan bildon "Lago che sunsubiro", unu el la plej belaj pejzaghoj de la pitoreskejo. En printempo la bordo de la lago estas kvieta kaj freshiga, kun verdaj herboj, buntaj floroj kaj kantantaj birdoj. En somero la lago estas natura naghejo kaj en vintro ghi farighas natura glitejo kiel giganta spegulo.

Shilonggou

    Shilonggou (Kanjono Shtona Drako) kun longeco de 7 km. situas en nordo de Jiugongshan, kie estas primitiva arbaro, en kiu trovighas klifoj, strangaj rokoj, antikvaj arboj, akvofaloj, lagetoj kaj pli ol dekmil shtonaj shtupoj. Pri la nomo de Kanjono Shtona Drako estas rakonto: Antau tre multaj jaroj tie vivis draketo, kiu volas forflugi el la ravino, kaj neatendite ghi farighis karpo post la flugo. Por la draketo estis tro malfrue bedauri kaj resalti en la drakpordon, kaj ghi revenis al la origina formo. Tamen ghi estis tre laca kaj ne povis naghi supren kaj farighis shtona drako en la akvo.

Yinghuagou

    Yinghuagou (Kanjono Cherizfloro) estas kanjono kun longeco de 7 km. Ambauflanke de ghi floras cherizujoj, ghuste pro tio la kanjono portas la nomon. Tri gigantaj fontoj, kiuj falas de montpinto kun alteco de pli ol mil metroj, formighas en pli ol cent akvofalojn. Tie la arboj estas verdaj kaj densaj kaj floras malusoj (Malus spectabilis).

    Fontoj, akvofaloj kaj arbaro estas ghiaj chefaj vidindajhoj.

Mauzoleo de Li Zicheng

    Li Zicheng, gvidanto de kamparana ribelo en la lasta periodo de Ming-dinastio, estis nomata Chiospitulo. Lia mauzoleo, kiu situas sur monteto okcidente de Jiugongshan, konsistas chefe el portalo, tombo kaj ekspona halo. La portalo konsistas el tri pordoj kaj kvar kolonoj, kies surfaco estas inkrustita per verda marmoro, kaj ambauflanke de la portalo staras du paroj da shtonaj leonoj kaj elefantoj. Sur la fronta pordo estas gravuritaj oraj ideografiajhoj "Tombo de Chiospitulo". Super la portalo trovighas la tombo, sur kiu kreskas verdaj herboj, fronte de ghi staras marmora steleo kun ideografiajhoj "Mauzoleo de Li Zicheng". Che la tombo estas memorejo, florbedo kun valoraj plantoj, kiaj Umearbo, Deodaro, kaj Kamforarbo. Supre estas intensbatala deklivo kaj malsupre -- shtona ponto kaj monumento. La ekspona halo trovighas plej supre de la tombo. En la halo estas statuo de Li Zicheng, liaj postlasajhoj kaj historiaj materialoj de diversaj periodoj. La intensbatala deklivo estas loko, kie mortis Li Zicheng.

Arbara parko

    La Arbara Parko de Jiugongshan estas ghardeno de plantoj, bestoj, drogherboj kaj floroj. Tie trovighas 40 specoj da valoraj arboj kaj plantoj, pli ol 120 specoj da valoraj drogherboj, pli ol 160 specoj da sovaghaj bestoj, pli ol 20 specoj da raraj bestoj, pli ol 100 specoj da insektoj kaj 90 specoj da birdoj. Kiam vi venas en la parkon, shajnas al vi, ke vi eniras en muzikan insulon, kie vi povas auskulti blekon de kukolo kaj kanton de turdo. Kiam vi eniras profunde en ghian "kvartalon" kun areo de 42 kvardrataj kilometroj, vi povas vidi multajn "rarajn loghantojn", kiuj kashe loghas en tiu verda regha lando, ekzemple "liano kun dekmil tigetoj", kiu ne mortas ech hakite, kaj kies chiu poro povas suchi akvon kaj nutrajhon el shtonkavo. La arbara parko, kiu charmas per apikeco kaj delikateco, gracieco kaj eleganteco, estas bona loko por arbara esplorado kaj vojagho.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16