Restoracioj ce Shichahai-lago

de LIU BIAN

    Shichahai-lago estas intima al malnovaj logantoj de Pekino. Promenante ce Qianhai-lago, Houhai-lago kaj Xihai-lago, vi vidos multe da konstruajoj kun historia signifo, kiaj Guanghua-templo, Yinding-ponto kaj Domo de Princo Chunqin. Tie en bone konservitaj kvadrataj kortoj kviete vivas pekinanoj. Tie krom belaj pejzagoj estas ankau restoracioj kun diversaj trajtoj kaj te-salonoj grandaj kaj malgrandaj. Estas ja agrable sperti la vivon de la antauaj pekinanoj, rememori la pacan kaj kvietan etoson de la logantoj kaj sengene pasigi la semajnofinon tie.

    Tie estas kvartalo ekskluzive por piedirantoj. Escepte de unu trunka vojo, ciuj aliaj estas mallargaj, kie ne povas paralele iri du automobiloj samtempe, tial por gui la akvajn pejzagojn, oni preferas bicikladi. Se vi stiras tien automobilon, vi do devas parki gin aliloke kaj post tio pasumi tien por ekskursi.

    Se vi volas remi, mi do rekomendos al vi lui boaton ce doko post sunsubiro, por gui sunsubiron kaj la belajn pejzagojn kaj flosigi lanternon en la akvo.

    Xihai-restoracio de Sasimoj estas kompare granda en la kvartalo Shichahai. Vi povas mem elekti lokon por preni la mangajojn surtere au surakve. Tie estas palafito super akvo, triflanke cirkauita de akvo. Tie estas ankau subcielaj tabloj kaj cambro kun japan-stilaj tatamoj. La surakvaj mangcambroj estas en sipoj ankritaj ce la bordo kaj ankau en flosantaj boatoj, kaj la mezgranda povas akcepti maksimume 8 personojn. Boatistoj remas kaj telefone mendas pladojn. Oni portas pladojn al la klientoj per motorboato. Kompreneble la prezo estas iom alta. Kelneroj diris, ke por preni mangajojn en sipoj oni devas mendi lokon antau unu tago, car la klientoj estas tro multaj.

    Koncerne la pladojn, en tiu kvartalo estas ankorau pluraj aliaj restoracioj.

Restoracio Ji de Rostita Viando

    Gi estas malnova restoracio en la nordorienta angulo de Shichahai-kvartalo. Krom la speciala rostita viando oni preferas tie ankau patkukon tegitan per sezamoj, vegetaran salaton kaj frititan bovajon kun ovo. Tiuj familiaj pladoj preparitaj de tiu restoracio havas apartan guston.

Drinkejo Kong Yiji

    Sur la Interna Strato Deshengmen, oriente lau la urboprotekta fosajo estas Drinkejo Kong Yiji, kiun preferas ec cikanemaj klientoj. Car granda literaturisto Lusin en sia novelo priskribis drinkejon en Shaoxing, Zhejiang-provinco, kiun ofte vizitis malrica intelektulo Kong Yiji, tial la nomo de Kong Yiji farigis tre fama en Cinio. Ci tie la drinkejo vendas pladojn de la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang. Ci tie famas la familiaj pladoj bone konataj sude de Yangzi-rivero. Koncerne la trinkajon, kompreneble rizvino kaj trinkajo el acidaj umeoj estas tre placaj.

Shuaifu-restoracio

    Gi trovigas norde de Qianhai-lago inter prosperaj butikoj de antikvajoj kaj malgrandaj varoj. Gi estas antikveca kaj modesta kun arkaja fasado, paro da stonaj leonoj kaurantaj ce la enirejo, paro da rugaj lanternoj alte pendantaj ambauflanke de la enirejo.

    Gi naskigis antau 800 jaroj. Gi servas al la klientoj per Sichuan-aj kaj Guangdong-aj pladoj.

Brogita bova stomako en restoracio Dongxingshun

    Gi estas restoracio malgranda sed tre fama. Gi trovigas proksime de la Restoracio Ji de Rostita Viando, car la strato estas mallarga, tial tie estas malfacile parki automobilojn. Do vi iru tien ne per automobilo.

    Tie la kelneroj kaj kuiristoj estas senescepte junaj, tamen kun trajtoj de malnovaj logantoj de Pekino. Generale la bova stomako estas preparata per arda salo, varma oleo au bolanta akvo. Ci tie temas pri la brogita bov-stomako. La preparita plado estas nigra-blanka kaj fragila. Gi estas spicita per sezam-oleo, sojo, vinagro, dishakitaj koriandro kaj senoprazo. Fine de la mangado, se vi prenas varman supon el restinta brogita saf-stomako kaj varma akvo kaj patkukon tegitan per sezamoj, do vi neniam forgesos, ke vi iam vizitis tiun restoracion.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688