Restoracio Afanti en Pekino

de WEI GUO

    En la lastaj jaroj pli kaj pli multe da restoracioj de ujguraj pladoj aperis en Pekino. Inter ili estas restoracio, kiun tre shatas ne nur chinaj gejunuloj, sed ankau eksterlandanoj. Al ili plachas ne nur la shafajhoj mane prenataj kaj rostitaj shafaj femuroj, sed ankau gajaj kantoj kaj surtabla dancado.

    La Restoracio Afanti situas en mallargha strato en Dongcheng-distrikto de Pekino. La restoracio ja ne estas granda, sed tie vidighas diversaj pompaj freskoj, staras longaj tabloj kaj ghueblas puraj ujguraj kantoj kaj dancoj sur scenejo. Onklo Afanti en ujgura vesto navedas inter la klientoj. Chio chi impresas la klientojn per densa nacimalplimulta etoso. Che la enirejo de la restoracio estas granda kajero destinita por noti takson de la klientoj. La restoracio estas multe vizitata kaj por tie preni manghajhojn oni devas mendi sidlokojn antau 3 tagoj. Che la enirejo ofte vidighas longa vico de klientoj chefe alilandaj. Estas mirige, ke iam oni petas kelneron forpreni la manghilaron kaj mem ekdancas sur tablo.

    La muzika restoracio Afanti naskighis en 1993. Ghia mastro estas ujgura knabino Sadaiti Hamaiti. Komence en la restoracio estis nur 4 tabloj kaj ghi povis akcepti nur dekkelke da homoj, sed nun povas fari bankedon al cent klientoj. Nun ghi estas fama nacimalplimulta kultura restoracio en Pekino.

    Afanti estas legenda homo de la ujgura nacimalplimulto. Per siaj spriteco kaj humurajhoj li ghojigas kaj ridigas la homojn, tial ili estas multe shatata de la diversnaciaj popolanoj en Xinjiang. La restoracio kun Afanti kiel sia nomo kaj sur la fono de la ujgura kulturo faris imagorichan kreadon kaj dank' al chio chi tio ghi fine farighis loko por manghado, trinkado, ripozo kaj amuzo, tre shatata de diversnaciaj kaj diverskulturaj personoj. Lau bezono de la klientoj la restoracio liveras al ili belan, simplan kaj sanan amuzajhon.

    Vespere la vigla orkestro energie ludas, ke la klientoj povas ne nur ghui la muzikon kun ujgura trajto, sed ankau gajan hispanan muzikon. La gaja ludo de tamburino, legheraj kaj romantikaj ujguraj kanto kaj danco impresas la rigardantojn kiel vasta loko che la montpiedo de Tianshan kaj Ili-rivero. La restoracion vizitas klientoj el la tuta mondo. Inter ili estas diplomatoj de alilandaj ambasadorejoj en Chinio, mastroj de alilandaj entreprenoj, alilandaj fakuloj laborantaj en Pekino, Hongkong-anoj, Makaanoj kaj turistoj kaj kompreneble plejparto estas loghantoj de Pekino.

    Je la 8-a horo vespere oni ekludas tamburinon kaj kordinstrumenton. Orkestro el unuaklasaj ujguraj aktoroj ludas Xinjiang-ajn nacimalplimultajn muzikajhojn, kiaj "Xinjiang, bona loko", "Knabino de Dabancheng" kaj "Levu vian vualon". Je tio ankau la eksterlandanoj, kiuj neniam vizitis Xinjiang, ekdancas lau la bela muziko. Invitite de ujguraj aktoroj kelke da eksterlandanoj dancas Xinjiang-an dancon. Ilia danco ofte ridigas la apudstarantojn. Fine la aktoroj donacas al ili sian belan chapon.

    Post ludo de la nacimalplimulta orkestro kelneroj forprenas la tablotukon. Kiam ekludas la elektroinstrumenta orkestro, la gaja danco levas la etoson al kulmino. Ekludas muziko per gitaro, tamburino kaj harmoniko, per kiuj oni prezentas ujguran kaj hispanan muzikojn, kiuj estas gajaj kaj skuaj. Akompanate de la melodio oni dancas kvazau en festa etoso.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688