En Pekino ne nur altranguloj, sed ankau ordinaruloj shatas manghi
spagetojn kun fritita misoo.
Laudire manchuroj kiel reganta klaso de Qing-dinastio
(1644-1911) kutimis vivi lukse, sed post starigho de Respubliko
de Chinio en 1911 ili ne povis daurigi la luksan vivon. Kiel kontentigi
la luksan vivon kaj vantamon? Iuj manchuroj elektis spagetojn
kun fritita misoo, char tio povis prezenti teleretojn da diversaj
legomoj, kiuj ne nur kontentigis la vantamon de manchuroj, sed
ankau shparigis al ili la elspezon.
La farado de spagetoj kun fritita misoo bezonas
3 objektojn: spagetoj, tranchitaj legomoj kaj fritita misoo.
La spagetoj devas esti elastaj. Oni unue
knedas paston kaj faras ghin spagetoj kaj poste kuiras ilin en
varma akvo. Oni povas manghi somere la spagetojn, trempinte ilin
en malvarma akvo.
Kiel legomojn por la spagetoj kun fritita misoo oni povas elekti
kukumon, brasikon, lupinon, rafanon, sojfabon, fazeolon kaj sojfabghermojn,
kaj en printempo fresha cedrelo estas kunmanghebla kun la spagetoj
post ilia brogo en varma akvo. Escepte de kukumo kaj rafano chiuj
legomoj devas esti brogitaj en varma akvo. Por spagetoj kun fritita
misoo oni bezonas 7-8 legomojn au nur kukumstriojn.
Friti misoon estas grava pasho. En Pekino
trovighas famaj malnovaj vendejoj de peklitaj legomoj, ekz. Liubiju
kaj Tianyuan, kiuj faras misoon per fermentigo. Hejme oni unue
enmetas viandajn pecetojn en multe da oleo por fritado, poste
fritas misoon kun la viandaj pecetoj por 30-40 minutoj kaj fine
aldonas dishakitajn shenoprazon, zingibron kaj ajlon.
Preparinte ilin, oni miksas la spagetojn kun
fritita misoo kaj tranchitaj legomoj. La spagetoj kun fritita
misoo estas nutrorichaj, malmultgrasaj kaj malmultkolesterolaj.
De la pasintaj jaroj pekinanoj regalas amikojn
per spagetoj kun fritita misoo en sia hejmo, kaj en la urbo trovighas
rilataj restoracioj chie sur la stratoj. Enirinte en la restoracion,
oni povas kaj manghi tradiciajn spagetojn kun fritita misoo kaj
ghui kulturan atmosferon de malnova Pekino. Oni povas vidi sur
la muro malnovajn fotojn rilate la historion de Pekino kaj sur
la servotablo bludesegnan porcelanan vazon kun tonika vino kaj
servistojn en griza china vesto kaj manfaritaj tolshuoj kaj kun
blanka tuko sur la shultro.
|