Materialoj:
225 gramoj da laminario; 600 gramoj da porka
ripajho; peco da zingibro; du ilicioj; unu shenoprazo; tri kuleroj
da sojo, po duonkulero da salo, sukero kaj vino.
Preparado:
Pecigu la porkan ripajhon, boligu poton da
akvo, metu la laminarion kaj ripajhon en la bolantan akvon por
2 minutoj kaj elakvigu ilin. Metu chiujn supre menciitajn spicojn
kaj la ripajhon en la poton. Unue per forta fajro kaj poste per
la milda por 40 minutoj ghis la akvo evidente reduktighos je duonpoto.
Chefaj nutroj:
80 gramoj da proteino; 330 gramoj da graso;
25 gramoj da sukero, 5985 mg da natrio, 420 mg da kolesterolo
kaj 3147 kalorioj.
|