La
tiel nomata fermentinta radiata suko estas unu el la trinkajhoj
en pekina gusto. Ghi estas grizverda, densa suko el radiato. Parolante
pri ghi, iuj pekin-anoj kun esprimo de raviteco multe laudas ghian
bongustecon, dum la aliaj, kiuj ne alkutimighas al ghi, kapskuas.
Oni elfaris ghin tute hazarde. Laudire, kiam
oni preparis toufuon el radiato, pro varma vetero duonpreparita
radiata suko fermentis. Oni gustumis ghin kaj trovis, ke ghi estas
dolch-acida. Post boligho ghi farighis pli bongusta. Tial tiu
trinkajho popularighis. En 1753, kiam regis imperiestro Qianlong
de Qing-dinastio (1644-1911), ghi portighis en la imperiestran
palacon. Autune, vintre kaj printempe la imperiestra kuirejo preparis
tiun trinkajhon. Imperiestro kaj lia edzino trinkis ghin por forigi
grasecon. Ghi estis tre shatata de multaj. Oni diris, ke fama
china majstro de Pekin-opero Mei Lanfang ofte trinkis ghin.
Oni faras ghin tiamaniere: trempi radiatojn
en akvo por certa tempo kaj poste forigi la hauton, elakvigi kaj
mueli ilin kun akvo. Filtri la likvajhon kaj vershi ghin en vazegon,
tiel supre de la vazo estas akvo, malsupre amelo kaj meze la suko.
Oni kuiras ghin en poto ghis boligho. Antaue oni kuiris ghin en
granda argila poto super milda fajro. Oni cherpas la sukon tiamaniere:
unue kirli la sukon per kulerego che la interna rando de la poto
por ke la unue cherpita suko estu same densa kiel la poste cherpita.
Dum la trinkado oni manghas frititan farunajhon, bakitan kukon
kaj pikan peklitan legomon.
Ghi furoris inter la ordinaraj loghantoj de
Pekino antau duonjarcento. Tiam en multaj lokoj de la urbo vidighis
butikoj de tia suko. Inter ili la plej fama estis tiu de Zhang-familio,
kies suko estis farita el fajnaj radiatoj kaj rafinite kuirita
kaj almanghajho peklita legomo zorgeme farita. Pekin-anoj bone
scias, ke la plej bona suko estas acida kaj varma kaj la plej
bona almanghajho pika. Oni devas trinki la sukon malrapide ghis
shvitigho.
Efektive ghi estas nutroricha trinkajho kun
abundo da graso, proteino, dikaj fibroj, sukero kaj aliaj elementoj.
La china medicino asertas, ke ghi imunigas kontrau sunfrapo, kvietigas
soifon kaj varmegon, mildigas toksighon kaj estas apetitveka kaj
digestiga. Hodiau ne plu vidighas stando de tia suko kaj ghi estas
achetebla nur en kelkaj famaj restoracioj.
|