La
chinaj pladoj estas farataj lau multaj stiloj kaj el ili la plej
famaj estas tiuj de Shandong, Sichuan, Guangdong kaj Yangzhou.
Oni nomas ilin kvar kulinaraj stiloj de Chinio.
La chinaj pladoj estas apetitvekaj per siaj
koloroj, aromo, gustoj kaj formoj. Ilia formigho strikte rilatas
kun iliaj kulinaraj stiloj, influate de la geografiaj kaj klimataj
trajtoj, produktajhoj de la loko kaj manghkutimoj de la tieaj
loghantoj. Pro la malsamaj medioj kaj moroj de diversaj lokoj
en Chinio iom post iom formighis kvar kulinaraj stiloj kun malsamaj
trajtoj: La Sichuan-aj kuiristoj preferas kapsikon, tiel ke la
Sichuan-aj pladoj estas famaj pro multe da pikaj kaj zantoksilaj
(Zanthoxylum bungeanum)
spicoj, dum la Guangdong-aj pladoj estas freshaj kaj fragilaj
kaj la Yangzhou-aj tre akcentas la originalajn sukojn kaj gustojn.
Ili estas olerichaj, kaj la Shandong-aj estas brilkoloraj kaj
saletaj.
Guangdong-aj pladoj
La Guangdong-aj pladoj havas sian noton en historiaj literaturoj
jam de la 3-a jarcento a.K. Kaj en la 12-a jarcento ili legighas
en la palaca receptaro. Ili rapide disvolvighis de la 14-a jarcento.
Komence de la 20-a jarcento pro prosperigho de la ekstera komerco
la kuiristoj de Guangdong-aj pladoj lernis multe da trajtoj de
la europa kuirarto kaj, kombinate kun aliaj trajtoj de la tradiciaj
pladoj, formighis propraj trajtoj de la Guangdong-a kulinara stilo.
Nun tra la tuta mondo troveblas restoracioj
de Guangdong-a gusto, kaj sole en Nov-Jorko miloj.
Oni preparas Guangdong-ajn pladojn el diversaj materialoj, donante
grandan atenton al fresheco kaj refreshigeco. Ghenerale, somere
kaj autune oni preferas mildajn pladojn kaj vintre kaj printempe
pladojn kun forta gusto. Oni spicas per acida, dolcha, amara,
sala, pika kaj bongustiga spicoj.
Oni preparas la pladojn per frito, stufo kaj
brezo. Bovajho stufita per ostra sauco, rostita porkido, seke
frititaj peneoj kaj stufita vaksa kukurbo estas famaj el la Guangdong-aj
pladoj.
Sichuan-aj pladoj
Jam en la komenco de la 3-a jarcento a.K. la Sichuan-aj pladoj
havis rudimentan stilon kaj rapide disvolvighis en la 7-a jarcento
kaj en la 14-a jarcento ili farighis landfamaj. Nun restoracioj
de Sichuan-aj pladoj trovighas tra la tuta mondo.
Por prepari tipajn Sichuan-ajn pladojn, oni
tre akcentas elekton de materialoj kaj donas grandan atenton al
la festena skalo. La Sichuan-aj pladoj estas acidaj, dolchaj,
zantoksil-gustaj, akraj, aromaj kaj oleozaj. Por prepari tiajn
pladojn oni preskau chiam uzas kapsikon, pipron, zantoksilon kaj
zingibron. Oni diras, ke chiu plado havas sian apartan guston.
Kuiristoj de Sichuan-aj pladoj estas lertaj
en bakado, vaporumado kaj rostado. La reprezentaj Sichuan-aj pladoj
estas kuiritaj sekaj bambushosaj strioj, stufita angilo, stranggusta
kokajho, zantoksil-akra toufuo k.a.
Shandong-aj pladoj
De la 10-a jarcento la Shandong-aj pladoj okupis gravan lokon
en la norda parto de Chinio. En la 14-20-aj jarcentoj ili farighis
grava konsistiga parto de la palaca festeno. Ili havas grandan
influon sur la kuirarto de norda Chinio.
Origine tiuj pladoj estis faritaj en la orienta
parto de Shandong-provinco. Iliaj trajtoj estas delikata aromo
kaj fragileco kaj havas la originalan guston de la materialoj.
Kuiristoj de Shandong-aj pladoj donas grandan atenton al preparo
de la supo au senkolora au laktoblanka.
Oni faras la Shangdong-ajn pladojn ofte per
fritado. La reprezentaj pladoj estas dolch-acida karpo el la Flava
Rivero, bukcenoj, ostroj, frititaj salikokoj, supo el kanaria
nesto kaj aliaj, char Shandong najbaras al maro, tial la tieaj
kuiristoj estas lertaj en preparado de diversaj marproduktajhoj.
Yangzhou-aj
pladoj
La Yangzhou-aj pladoj estas popularaj en la
meza kaj malsupra basenoj de Yangzi-rivero. Por fari tiajn pladojn
oni donas grandan atenton al fajra forteco, oleo kaj koloro de
la pladoj kun la celo konservi la originalan sukon kaj koloron
de la materialoj.
La marproduktajhoj kuiritaj lau tiu stilo estas tre famaj.
La kuiristoj de Yangzhou-aj pladoj estas lertaj
en kuirado kaj stufado. La reprezentaj pladoj estas koko, hhelonio
kaj shinko, peklita porkajho kaj vintra bambushoso kaj aliaj.
|