En
la menuo de la imperiestra kuirejo de Qing-dinastio (1644-1911)
estis sennombraj frandajhoj kaj delikataj manghajhoj. Sed en la
menuo estis ankau maiza kacho. Kiel maiza kacho aperis en la menuo
de la kortego?
Pri tio rakontighis historieto pri imperiestro
Kangxi (1662-1722 sur la trono). Foje la imperiestro iris chasi
kaj trovis cervon. Li postkuris ghin dum longa tempo, sed fine
perdis kaj la celajhon kaj la sekvantaron. Malhelighis. Li sin
returnis en laco kaj malsato. Subite li vidis lamplumon kaj lau
la lumo li venis al kamparana dometo kaj vidis tra fenestro grizharan
maljunulon kaj kelkajn junulojn manghantaj che tablo. Sur la tablo
estis apetitaj flanoj el maiza faruno kaj maiza kacho. Krome estis
ankau pladoj el leporajhoj, sovaghaj fungoj kaj legomoj.
La imperiestro eniris kaj salutis ilin: “Mi
estas preterpasanto. Nun vesperighis kaj mi sentas malsaton. Chu
mi povus akiri de vi manghajhojn? Mi certe multe pagos.”
La gastamaj montanoj tuj invitis lin al la tablo kaj cedis al
li honoran sidlokon. Li diris dankon kaj ekmanghis. Li sentis,
ke li neniam ghuis tiel bongustajn manghajhojn. La maiza kacho
plej plachis al li, ke li prenis 3 bovlojn da kacho. La familianoj
ghojis pro la kontento de la gasto.
Post mangho la gasto demandis: “Kiu pretigis
tiel bongustajn pladojn? Certe via bofilino estas tre sagha.”
La maljunulo respondis: “En mia hejmo ne estas virino. Mi
havas 3 filojn. La unua sin okupas per chasado, kaj la dua —
per kolektado de brulligno. Mia tria filo kulturas legomojn kaj
preparas manghon. Jen mia tria filo pretigis la pladojn.”
La imperiestro trovis, ke la tria filo estas belaspekta, kaj ekshatis
lin.
Eniris la sekvantaro de la imperiestro: Ili
vidis la chevalon de la imperiestro che la domo. Kiam la maljunulo
kaj liaj filoj eksciis, ke la gasto estas imperiestro, ili konsternighis
kaj genuighis. La imperiestro diris: “Mi estas ghoja vidante,
ke vi vivas en komforto.” Li ordonis donaci al la familio
100 taelojn da arghento kaj foriris en granda plezuro.
Post kelke da tagoj la imperiestro volis manghi
maizan kachon kaj sendis venigi la trian filon de la maljunulo
al la imperiestra kuirejo. De tiam en la menuo de la kortego aperis
maiza kacho.
|