mantoo
estas la plej populara faruna manghajho de chinoj kaj havas du
specojn: unu el ili havas farchon kaj la alia ne. La farchita
mantoo estas nomata ankau baozi. Mantoo
havas diversajn grandecojn kaj ankau la farchoj estas tre diversaj,
faritaj el viando, legomo, azukio k.a. Mantoo estas farita
el fermentinta pasto. Ghi estas facile farebla, facile portebla
kaj spongece malmola, kaj havas diversajn gustojn.
Mantoo originis antau 1700 jaroj,
kaj ghia kreinto estis Zhuge Liang, tre fama politikisto, diplomato
kaj strategiisto en la antikva Chinio. Li estas simbolo de sagho.
Kun plena amo al la popolo li diligente laboris dum la tuta vivo.
Lia kreo de mantoo estas bona atesto pri lia amo al la
popolo.
Autune de la 225-a jaro, Zhuge Liang revenis
post venko en milito. Kiam la armeo venis al Lushui-rivero, levighis
ventego kaj la armeo ne povis transiri la riveron. Li tre maltrankvilighis
kaj konsultis lokanojn. Oni diris, ke li devas kulti la martirojn.
Sed kio estis tauga por oferi? Oni diris, ke estas necese mortigi
49 homojn por oferi iliajn kapojn al la martiroj. Zhuge Liang
opiniis tion tro kruela kaj dronis en longa pensado por trovi
decan solvon.
Fine li decidis anstatauigi homajn kapojn per
io alia. Li ordonis buchi bovojn kaj shafojn, fari la viandojn
farcho kaj volvi ghin en paston, kaj fari la farchitajn pastajn
bulojn en formo de homa kapo. Poste oni vaporumis tiujn farchitajn
pastajhojn en vaporumilo. Zhuge Liang venis al la riverbordo,
riverencis kaj jhetis la farunajhojn en la riveron. Che tio tuj
serenighis la chielo kaj kvietighis la rivero, kaj la armeo sekure
transiris la riveron. Post tio mantoo ne nur servas kiel
oferajho, sed ankau farighis populara manghajho en Chinio.
|