Inter
la pekinaj manghajhoj trovighas “almozula koko”, kiu
nomighas ankau “richiga koko”. La tute malsamaj nomoj
por la sama manghajho devenas de jena historio:
Antaue en Hangzhou, Zhejiang-provinco, malrichuloj
au shtelis au almozpetis kokojn, kiujn ili poste shmiris per tero
kaj rostis por satigi la stomakon. Tiun simple preparitan manghajhon
oni nomis “almozula koko”. Foje imperiestro Qianlong
de Qing-dinastio (1644-1911) alivestite vizitis sudan Chinion
kaj malfeliche perdis sin. Iu almozulo kompatis lin kaj donis
al li sian bongustan “almozulan kokon”. La imperiestro
en malsato manghis la kokon, multe laudis ghin kaj demandis pri
ghia nomo. La almozulo, sin ghenante koni al li la nomon “almozula
koko”, diris, ke ghi nomighas “richiga koko”.
De tiam la manghajho farighis fama plado.
|