La
nordorienta Chinio (Heilongjiang-, Jilin- kaj Liaoning-provincoj)
situas en zono de altaj latitudoj. Pro frosto en vintro kaj manko
de freshaj legomoj oni faras saurkrauton.
En la fino de autuno chiujare chiuj familioj
en la nordorienta Chinio dedichas 1 au 2 tagojn al preparado de
saurkrauto. Ili unue elektas brasikojn grandajn kaj freshajn.
Ili saurkrautigas brasikojn ofte per 2 metodoj. Unu estas simpla:
oni metas la lavitajn brasikojn en la vazegon tavolon post tavolo,
poste oni premas la brasikojn per granda shtono kaj vershas akvon
en la vazegon. Post unu monato la brasikoj acidighas kaj farighas
mangheblaj. La alia estas: oni unue brogas brasikojn kaj poste
faras kiel supre. Post pli ol dek tagoj ili jam farighas mangheblaj.
Se oni metas la fermentintajn brasikojn en malvarmetan lokon,
oni povas longe konservi ilin.
Oni povas prepari diversajn varmajn kaj malvarmajn
pladojn el saurkrauto. La nordorientanoj plej shatas la kuiritan
saurkrauton miksitan kun batataj vermicheloj, fridigita toufuo
kaj maldikaj grasaj viandpecoj. En la nordorienta Chinio oni regalas
amikojn ofte per saurkrauto kaj aliaj tipaj nordorientaj manghajhoj.
|