En
Chinio oni nomas rizon kaj tritikon delikata greno kaj maizon,
sorgon, milion kaj fabojn kruda greno. Chinoj de pli ol 30 jaroj
spertis la epokon de planizita ekonomio. Tiutempe mankis al Chinio
greno, kaj multe pli mankis ankau viando, lakto, ovo, legomoj
kaj aliaj chiutagaj necesajhoj, kaj oni devis preni chiutage manghajhojn
el kruda greno. Tiutempe kruda greno signifis malrichecon kaj
postighintecon, kaj manghajhoj el kruda greno estas neforgeseblaj
por la chinoj.
De post la reformado kaj pordomalfermo
la chinoj havis pli kaj pli abundajn manghajhojn kaj delikata
greno farighis chefa nutrajho. Antaue oni shatis delikatan grenon,
sed nun oni multe pli preferas sovaghajn legomojn kaj krudajn
grenojn. Tio montras la plibonighon de la popola vivo.
Nun
en la urboj furoras konsumado de kruda greno, kiam la urbanoj
povis akiri sufichan delikatan grenon dum longa tempo. Sanitaristoj
opinias, ke manghajhoj el kruda greno ne estas tiel bongustaj
kiel tiuj el delikata greno, sed ili estas tre utilaj al la sano.
Kruda greno kreskas en altaj kaj nepoluitaj lokoj, kaj dum la
kulturado oni preskau ne uzas insekticidon kaj kemisterkon. Aliflanke,
pro rapidigho de la takto de la vivo kaj senchesa preno de altgrasaj,
altproteinaj kaj altkaloriaj manghajhoj de la nuntempuloj, estas
necese multigi la pocentojn de kruda greno en la tuta kvanto de
la nutrajhoj.
Pro tio la chinoj pli kaj pli preferas
manghajhojn el kruda greno. En memservejoj de Pekino, Shanhajo,
Kantono kaj aliaj urboj kruda greno estas multe vendata, kaj en
iuj grandaj urboj prosperas restoracioj liverantaj manghajhojn
el kruda greno. Tiujn restoraciojn frekventas kaj salajruloj kaj
parvenuoj, ech fremdlandaj studentoj kaj instruistoj.
En la lastaj jaroj pli kaj pli multaj
chinoj komencis akcenti kvaliton de la vivo kaj la nutrricha kruda
greno farighis multe shatata sanitara manghajho.
|