Alilanda
gazeto faris enketon "Kies plado plej plachas al vi?"
kaj 90% de la enketitoj respondis, ke al ili plej plachas chinaj
pladoj. Efektive, la chinaj pladoj estas multe shatataj en la
mondo, dum la luksa manchur-hana festeno el originalaj pladoj
estas nomata la unua festeno en Chinio. Ghi elspiras palacajn
trajtojn kaj diverslokajn morojn.
Origino de la festeno
Naskigho
de la luksa manchur-hana festeno havas fortan politikan fonon.
En la 17-a jarcento manchuroj entrudighis suden de la Granda Muro,
starigis Qing-dinastion (1644-1911) kaj ekregis la tutan Chinion.
Kun potencigho kaj prosperigho de la dinastio imperiestro Kangxi
(1662-1722 sur trono) praktikis la politikan sistemon pri unuigho
de la manchuroj kaj hanoj. Konservante la tradiciajn manchurajn
trajtojn en kuirarto, li pledis por asimili kremon de alinaciaj
kuirartoj. Lau nunaj materialoj la luksa manchur-hana festeno
plej frue aperis en la regperiodo de imperiestro Qianlong (1736-1795
sur trono) de Qing-dinastio.
Historiaj dokumentoj notis, ke frue en
Qing-dinastio, kiam altranguloj kaj aristokratoj faris festenon,
inter la cheestantoj estis kaj manchuroj kaj hanoj. Por kontentigi
la bezonon de diversaj homoj en manghado, la festeno havas kaj
manchurajn tablojn kaj la hanajn, inter ili la manchuraj havas
ses klasojn kaj la hanaj tri klasojn. La kvantoj de la materialoj
de la manchuraj kaj hanaj pladoj estis klare difinitaj. Pro tio
la manchuraj kaj hanaj kuiristoj konkuris en preparado de la pladoj
kaj lernis unuj de la aliaj por fari la pladojn belaspektaj, belkoloraj
kaj bongustaj. Ekz. en la festeno estas kompleta porko kaj kompleta
shafo, kiuj estas la manchuraj pladoj, sed ilia preparado estis
lau hana kuirmaniero. Kun harmoniigho de la manchuraj kaj hanaj
pladoj iom post iom formighis 6 festenoj manchuraj kaj hanaj en
la palaco, kiuj estas altnormaj kaj rafinitaj kun luksaj manghiloj
kaj abundo da pladoj. Surbaze de tio formighis en Chinio la Sichuan-aj,
Guangdong-aj, Shanxi-aj kaj Hubei-aj manchur-hanaj festenoj.
En la provincoj la supre dirita festeno
ofte okazas tiaokaze: Post oficistiga ekzameno lokaj gubernatoroj
donis tian festenon por regali la ekzamenantajn korteganojn au
revizorojn. La gastigantoj kaj gastoj intershanghis opiniojn che
la tablo kun abundo da fajnaj pladoj. Che la tablo chiuj cheestantoj
estis vestitaj per kortega kostumo. Por la festeno chio devis
esti farita lau oficiala difino: la skalo, klasoj, rangoj de la
akompanantoj, materialoj de la pladoj, speco de vinoj k.a. La
pladoj estis faritaj el diversaj materialoj fajnaj, luksaj kaj
kuriozaj kaj la kuirarto estis delikata. La festeno elspiris kaj
trajtojn de manchuroj, kiaj rosto, bako kaj brogo, kaj tiujn de
hanoj, kiaj frito kaj kuiro. Kiam la festeno okazis en kortego,
antau komenco de la festeno oni devis ludi muzikon, fari salutan
kanonadon kaj riverenci antau la altaj gastoj. Post altabligho
de la gastoj, servistinoj devis prezenti kukojn dolchajn kaj salajn,
etmanghajhojn sekajn kaj likvajn. Post tio oni prezentis teon
kaj nur post chio chi tio oni primetis la tablon per oficialaj
pladoj. Sur la tablo estis malvarmaj kaj varmaj pladoj, rizo,
dolchajho, kukoj kaj fruktoj, almenau 108 pladoj, kiujn oni prenis
en 3 tagoj.
Nunaj festenoj
En
la pasinteco la luksaj manchur-hanaj festenoj estis ghuitaj ekskluzive
de richaj altranguloj. Tiam iuj famaj restoracioj en Pekino, kiaj
Fangshan kaj Yushan, estis kapablaj doni tian festenon, tamen
ili plejparte estis destinitaj por akcepti honorajn alilandajn
gastojn, sed hodiau ankau aliaj restoracioj kapablas fari tion
kaj iuj ordinaraj civitanoj estas pagipovaj por tia festeno. Kvankam
la pladoj de la festeno estis multe reduktitaj en la kvanto, tamen
ili farighis pli rafinitaj en preparado. En la okcidenta domo
de la Internacia Komerca Centro de Pekino estas restoracio, kie
mendas la festenon ne nur direktoroj de eksterlandaj kompanioj
kaj grandaj turismaj grupoj, sed ankau iuj pekinaj loghantoj por
soleni la datrevenon de sia geedzigho kaj naskigho de siaj maljunaj
gepatroj. La gastigantoj ghenerale estas richaj civitanoj. Char
tiaj restoracioj, kiuj kapablas prepari la festenon, devas havi
ankau antikvecan medion, tial kvankam ili estas multe pagigaj,
tamen oni opinias, ke la pago estas inda. Ghenerale chiutage la
restoracio preparas nur 3-5 fojojn por tia festeno.
|