Materialoj:
herba karpo: unu (ch. 700 g.)
sojo: 75 g.
blanka sukero: 60 g.
dishakita zingibro: 1.5 g.
vinagro: 50 g.
rizvino: 25 g.
malseka amelo: 50 g.
Preparado:
(1) Malsatigu la vivan fishon por unu
tago por ke la fishkarno estu firma kaj sen odoro de herbo kaj
koto.
(2) Mortigu, senskvamigu, senbrankigu
kaj seninternajhigu la fishon kaj bone lavu ghin.
(3) Duigu la fishon lau la spino kaj
kuiru ghin en bolanta akvo kun la disigita fishkapo kune kaj fishhauto
supren por 3 minutoj super arda fajro.
(4) El la poto cherpu iom da supo por
posta uzo. Vershu sojon, vinon kaj dishakitan zingibron en la
restantan supon kaj kuiru por momento, prenu la fishon kaj metu
ghin en pladon kun la fishhauto supren.
(5) Vershu la restantan supon en la poton
kaj enmetu la sukeron, malsekan amelon kaj vinagron. Kirlu ilin
ghis densigho. Vershu la supon sur la fishon che ghia boligho.
Trajtoj: La fisho havas brunan koloron,
ghia karno delikata, acida, dolcha kaj bongusta kiel krabajho.
|