Huoguo-o
estas metala poto, uzata de la chinoj sur manghtablo, kun fajro
sube kaj manghajhoj ene.
La plej frua huoguo-o nomighis
tripiedo ding-o. Ghi, farita el bronzo, aperis antau
dek mil jaroj. Ghi estis ankau simbolo de aristokrata potenco.
Tiam oni jhetis viandon kaj aliajn manghajhojn en ghin kaj faris
fajron sub ghi por kuirado. Char ding-o estis grandega
kaj malfacile movebla, tial ghi chiam estis fiksita en unu aparta
loko, kaj oni ne povis ofte uzi ghin. En la periodo de la Okcidenta
Zhou-dinastio pro ofta uzado de kupro kaj fero oni faris malpli
grandan ding-on, kiu iom post iom popularighis inter
la popolanoj. En la historia periodo de la Tri Regnoj, Cao Pi,
imperiestro de Wei-dinastio, septis la poton, tiel ke en ghi oni
povis kuiri malsamajn manghajhojn samtempe, ghi tre similis al
la hodiaua huoguo-o. Kaj poste, de Tang-dinastio ghis hodiau
huoguo-o shanghighis malmulte en la aspekto. La hodiaua
huoguo-o el refraktara vitro ebligas vidi la shanghighon
de la manghajhoj en la ujo. Ankau la feraj kaj kupraj ujoj estas
delikataj. Nun la plej ordinaraj huoguo-oj estas el korodimuna
shtalo.
Por ghui la frandajhojn preparitajn en
huoguo-o oni devas havi ne nur ujon, sed ankau brulajhon kaj spicojn.
La brulajhoj povas esti ligno, karbo, gaso kaj alkoholo. Antau
longe oni jam ekuzis lignokarbon, kiu tamen estas polucia, la
elektromagneta poto estas senpolua, tamen ne donas tiom bonan
guston, dum gasforno estas facile uzebla, tamen kun ia danghero.
En la historio de huoguo-o la brulajhoj multe shanghighis, sed
la spicajhoj chefe el sojo, shenoprazo, ajlo, ovo, vinagro, sezama
oleo, kapsiko k.a. restas senshanghaj.
Ghenerale
huoguo-oj havas tri specojn. Por la unua speco la supo
estas delikata, per kiu oni brogas chefe la krudajn manghajhojn.
Por la dua speco la manghajhoj en la poto estas jam kuiritaj,
dum la fajro estas destinita nur por konservi varmon kaj brogi
freshajn legomojn. Por la tria speco chiuj manghajhoj en la poto
estas kuiritaj kaj la fajro estas destinita nur por konservi la
varmon, kio ne multe diferencas de ordinara kuirado. Vintre oni
tre shatas huoguo-on. Antaue oni per ghi brogis chefe viandon,
sed nun ankau legomojn kaj diversajn fungojn.
|