En
Chinio por familia festeno kaj pikniko la malvarmaj pladoj estas
nemankigeblaj. Ili estas shatataj precipe en somero.
Oni surtabligas la malvarmajn pladojn
komence de la manghado. Oni donas grandan atenton al formoj kaj
koloroj de la malvarmaj pladoj. Ghenerale la malvarmaj pladoj
estas nelikvaj, negrasaj, facile porteblaj kaj relative longe
konserveblaj.
Efektive en malsamaj sezonoj oni prenas
malsamajn malvarmajn pladojn. En printempo oni prenas peklitajn-fumajhitajn
pladojn, somere miksitajn el freshaj legomoj, autune fermentintajn
kaj vintre fridigitajn. Char la peklado kaj fumajhado bezonas
kompare longan tempon, tial la vintre preparita manghajho farighas
tre bongusta printempe. Somere la legomoj kaj fruktoj estas multspecaj
kaj facile acheteblaj. La autune fermentintaj pladoj estas apetitvekaj
kaj vintre viando facile fridighas. Nun ech vintre oni povas ghui
la somerajn manghajhojn kaj somere la vintrajn.
Oni
povas prepari malvarmajn pladojn per tri metodoj, tio estas miksado,
peklado kaj fermentado. Por miksado oni metas diversajn legomojn
au fruktojn en vazon kaj aldonas al ili sojon, vinagron, sezaman
oleon kaj aliajn spicojn. Ilin oni bone miksas por kelka tempo
kaj enpladigas. Por peklado oni metas en vazon salon, kandon,
spicvinon, malvarman boligitan akvon kaj aliajn spicojn kaj miksas
ilin. Oni trempas la tranchitajn legomojn en la likvon por kelka
tempo kaj enpladigas ilin. Por fermentigi krabojn oni bezonas
fortan alkoholajhon kaj dolchan glu-rizan vinon kiel spicajhojn,
kaj por fermentigi salikokojn oni bezonas brandon por mortigi
bakteriojn kaj forigi la fishodoron. Post kelka tempo oni povas
manghi ilin.
|