Luoyang
estas unu el la antikvaj chefurboj de Chinio. Ghia likva festeno
kun historio de pli ol 1000 jaroj estas tre fama.
La tiel nomata
likva festeno havas striktan rilaton kun la geografiaj kondichoj
de la loko. La urbo Luoyang estas en baseno chirkauita de montoj.
Tie pluvo estas malofta, klimato malvarma kaj seka. En la antikveco
la loghantoj ofte manghis supon kaj shatis acidajhon kaj pikajhon
kontrau sekeco kaj malvarmo. Ili kutime faris festenon abundan
je supoj el amelo, lotusradiko, ignamo, rafano, brasiko kaj aliaj
malkaraj kaj bongustaj legomoj. La festenon shatis ne nur ordinaraj
popolanoj, sed ankau richaj nobeloj.
Por la festeno
chiu varma plado estas kun supo. La tuta festeno konsistas el
24 pladoj el legomoj kaj viandoj kaj en gustoj acida, pika, dolcha
kaj sala. Antau chio oni surtabligas 8 malvarmajn pladojn por
servi al vintrinko kaj post la trinko oni metas sur tablon 4 varmajn
pladojn kaj post chiu plado aldonas 2 almanghajhojn kaj fine 4
plej bonajn pladojn, el kiuj estas supo el kokovo, tio markas
ke chiuj pladoj estas jam metitaj.
En la festeno
la unua plado estas el kanaria sekreciajho. Legendo diras, ke
antau pli ol mil jaroj oni trovis foje en la orienta antauurbo
de Luoyang grandegan rafanon unu metron longan kaj 18.5 kg. pezan.
La kultivinto rigardis ghin kiel kuriozajhon kaj omaghis ghin
al la kortego. La tiama imperiestrino Wu Zetian opiniis, ke la
grandega rafano simbolas richan rikolton kaj nacian prosperon
kaj ordonis porti ghin en la imperiestran kuirejon. La kuiristoj
zorgeme prilaboris ghin kaj faris el ghi kaj diversaj bonaj spicoj
delikatan supon, kiu impresas kiel tiu el kanaria sekreciajho.
Tiu plado heredighas jaron post jaro. La festeno havas ankau aliajn
famajn pladojn, kiaj Luoyang-aj viandaj strioj kaj Luoyang-a holoturio.
|