La
farunaj buletoj fritetitaj, etmanghajho de Pekino kun historio
de ch. 80 jaroj, estis inventitaj de la patrino kaj filino de
la familio Mu.
Patrino kaj filino de la familio Mu
Parolante pri deveno de la farunaj buletoj
fritetitaj, oni certe mencias la patrinon kaj filinon de la familio
Mu kaj ankau la islaman manghejon Guangfu sidantan ekster la pordego
Paco en Pekino. La manghejo vendis antaue spagetojn. Pro intensa
konkurenco ghi malprosperighis. Iutage la sagha filino distranchis
la farunan paston en malgrandajn buletojn de 10 mm3 kaj kuiris
ilin en bolanta akvo, poste elakvigis ilin kaj sekigis ilin en
malvarmeta loko. Vespere la patrino kaj filino fritetis ilin kune
kun viando distranchita kaj legomoj por vespermangho. Ekster ilia
atendo, la manghajho estis tre bongusta. Do, ili decidis vendi
tian manghajhon en la sekvanta tago. Poste ili preparis tian farunajhon,
aldonante ankau fazeolghermojn kaj fabojn. La manghajho estis
ne nur bongusta, sed ankau malkara. Ghi estis vaste shatata kaj
portis renomon al la manghejo Guangfu.
Enyuanju
Pro tio ke la familio Mu ne havis posteulon,
la manghejo Guangfu estis anstatauita de Enyuanju, kiu daurigis
preparadon de farunaj buletoj fritetitaj de la familio Mu.
Sidante che la strato Meishi ekster la
pordego Qianmen, Enyuanju, islama restoracio, servas chefe per
farunaj buletoj fritetitaj kaj aliaj pladoj. La klientoj venis
al ghi pro ghia famo speciale por ghui farunajn buletojn fritetitajn.
Nuntempe Enyuanju liveras 5-specajn farunajn buletojn fritetitajn.
La preparita farunajho en flava koloro kun bova viando distranchita
kaj legomoj estas ne nur bongusta, sed ankau okulplacha.
Hodiau, en Pekino estas multnombraj manghejoj
de farunaj buletoj fritetitaj, kiujn oni preparas per pli multaj
manieroj ol la familio Mu. Ekz., la islama restoracio Jinhexiang
oriente de la ponto che posta pordego de la Tambura Turo servas
ankau per rostitaj pekinaj anasoj. Kaj en ghi oni povas ghui pli
ol dek specojn da farunaj buletoj fritetitaj kun apartaj gustoj.
Preparado
Estas multaj metodoj por preparado de
la menciita manghajho. Sube prezentighas la plej tradicia.
Materialoj
250 g. da faruno, 150 g. da bovajhaj
strioj, 100 g. da fazeolghermoj, 100 g. da verdaj faboj, 50 g.
da oleo, kelkaj sekaj kapsikoj, iom da salo kaj shalotopecetoj.
Farado
1. Miksu farunon kun akvo. Almetu iom
post iom akvon kaj samtempe miksu la farunon per manghbastonetoj.
Nepre almetu akvon poiomete kaj plurfoje miksu la farunon. Faru
la paston malmola.
2. Por ke la faruno kaj akvo komplete
kunfandighu, volvu la paston per malseka tuko por 30 minutoj.
3. Faru la paston en la formo de spagetoj
kun diametro de ch. 5 mm.
4. Distranchu la spagetojn en buletojn
de 10 mm3. Kaj disjhetu sur ilin iomete da faruno, por ke ili
ne kungluighu.
5. Kuiru la buletojn en bolanta akvo,
kaj kiam la akvo rebolas, almetu iom da malvarma akvo kaj daure
kuiru ilin. Pro malmoleco de la buletoj, nepre trifoje almetu
malvarman akvon kaj trifoje reboligu la akvon.
6. Malvarmigu la kuiritajn buletojn per
malvarma akvo kaj sekigu ilin en malvameta loko.
7. Metu iom da oleo en kuirpoton, kaj
kiam la oleo varmighas, almetu en ghin iom da shalotopecetoj kaj
kelkajn sekajn kapsikojn, poste bovajhajn striojn. Fritetu ilin
kaj poste metu ilin en pladon. Fritetu fazeolghermojn kaj verdajn
fabojn.
8. Metu iom da oleo en kuirpoton, kaj
kiam la oleo varmighas, almetu en ghin iom da shalotopecetoj.
Fritetu la kuiritajn farunajn buletojn ghis kiam ili farighos
flavaj, poste almetu jam fritetitajn bovajhajn striojn, fazeolghermojn
kaj verdajn fabojn, fritetu ilin kune ch. unu minuton.
Jen pretas bongustaj farunaj buletoj fritetitaj.
|