En
Pekino trovighas Quansuzhai-restoracio, kiu servas ekskluzive
per vegetaraj pladoj. Dum la pasintaj jaroj ghi allogis klientojn
el diversaj landoj kaj regionoj.
KORTEGAJ VEGETARAJ
PLADOJ
Fine de Qing-dinastio
(1644-1911), lukse vivis Cixi, imperiestra patrino. Chiutage la
kortegaj kuiristoj devis prepari por shi cent pladojn. Frandajhoj
el altvaloraj ne mankis al shi, tamen iom post iom shi perdis
la intereson. Por plachi al shi eunuko ordonis al la kuiristoj
prepari pladon de jujuboj kun belaj koloroj kaj bona gusto. Gustuminte
ghin, Cixi admiris kaj premiis la kuiristojn. Poste vegetaraj
pladoj farighis bonvenaj konstantaj pladoj.
La vegetaraj
pladoj devenis de la sudo de Chinio. Iliaj materialoj estas sekigitaj
bambushosoj kaj freshaj fungoj. Kvankam Cixi ne shatis la dolchan
guston shatatan de sudanoj, tamen la saghaj kuiristoj aldonis
salon kaj sojon al la vegetaraj pladoj lau shia gusto. Laudire
en siaj lastaj jaroj Cixi tre shatis la kortegajn vegetarajn pladojn.
VEGETARAJ PLADOJ
DE LA POPOLO
Liu Haiquan,
metilernanto de la kortega kuirejo, bone posedis la kuirarton
de vegetaraj pladoj pro sia diligenteco kaj talento. Forlasinte
la kortegon, li starigis budon de vegetaraj pladoj che Dong'an-foirejo.
Li preparis ne nur simplajn vegetarajn pladojn, sed ankau subtilan
vegetaran festenon. Lia budo pli kaj pli prosperis. En 1936 lia
budo farighis restoracio Quansu Liu, kiun poste li nomis Quansuzhai.
Nun Quansuzhai,
kiu travivis kvar generaciojn, povas fari pli ol 100 vegetarajn
pladojn.
Quansuzhai
chiam strebadas al pli alta nivelo. Por siaj manghajhoj ghi uzas
fajnajn materialojn liveritajn de fiksaj produktejoj kaj kuiras
per tradiciaj metodoj.
Nun trovighas
pli kaj pli da vegetaranoj dezirantaj sanighon, kiuj tabuas lardon.
Quansuzhai faras kuiradon chiam lau vegetara kutimo kaj per malgranda
kaserolo preparas manghajhojn. Tiu metodo donas bonan guston.
Nun Quansuzhai
ne nur havas branchojn en grandaj urboj, sed ankau vendas siajn
manghajhojn en superbazaroj.
|