|
Gaja feriado de EPĈ-anoj ĉe Xingcheng
De la 21-a ĝis la 23-a de julio, laborantoj de El Popola Ĉinio vizitis Xingcheng, marbordan urbon de Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio. La distanco inter Pekino kaj Xingcheng estas pli ol 400 km. Tie altiras pitoreskaj pejzaĝoj kaj gracia medio. Ni havis komfortan ripozon post streĉa laboro. |