Fajra Turpan

de YI REN

    Turpan situas meze de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono, nordokcidenta Chinio. Ghi, en baseno chirkauita de montoj, sude de Tianshan-montaro, distancas je 184 km for de Urumqi, chefurbo de Xinjiang. En Turpan vivas 500 mil loghantoj, kies 20.29% estas hanoj kaj 72.97% ujguroj.

    Aydingkol-lago estas la plej malalta loko de Turpan-baseno. La akvosurfaco de la lago estas 154 metrojn sub la marnivelo. Turpan estas la plej malalta baseno de Chinio kaj ankau la dua malalta baseno de la mondo. Ghi estas iom pli alta nur ol la Morta Maro de Jordanio. Depost la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.--25 p.K.) ghi chiam estis unu el la politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj centroj en okcidenta Chinio kaj ankau unu el la gravaj trafikaj nodoj ligantaj la vastan regionon sude kaj norde de Tianshan-montaro kun aliaj lokoj de Chinio. La vetero de Turpan-baseno estas ekstreme varma. Somere la averagha temperaturo chiam estas pli alta ol 32º C, dum la jara pluvokvanto estas nur 10 mm. Turpan estas unu el la plej varmaj lokoj de Chinio kaj de antikve oni nomas ghin fajra loko. Krom tio ghi estas ankau fonto de ventego. Che ventego levighas sablo miksita kun gruzo. Pro sia aparta geografio kaj klimato ghi estas abunda je senkernaj vinberoj, Hami-melonoj, longfibra kotono kaj aliaj ekonomiaj plantoj.

Fajra Monto

    La Fajra Monto en la norda parto de Turpan-baseno longas 100 km oriente-okcidente kaj larghas 10 km sude-norde, je 500 m super la marnivelo. La monto chefe el rughaj sabloshtonoj brilas sub arda suno, kvazau flamo, tial oni nomas ghin Fajra Monto. Fama poeto de Tang-dinastio (618-907) Cen Shen priskribis en sia poemo la pompan spektaklon de la monto, ghiajn flamojn kaj nubojn. Fama china mita romano "Pilgrimado al la Okcidento" priskribas, kiel Bonzo Tang kaj liaj dischiploj estis malhelpataj survoje al la Okcidento che la Fajra Monto kaj lia dischiplo Sun Wukong heroe batalis kontrau Bovo-Regho kaj lia edzino, kio pliigis la romantikan koloron de la monto.

Vinbera Valo

    La Vinbera Valo kushas che la piedo de la Fajra Monto, je 10 km nordoriente de la urbo Turpan. Ghi estas valo 7 km longa kaj 2 km largha. Neghakvo kondikita de Tianshan-montaro fluas en ghi. Sur la montodeklivoj ambauflanke de la valo sternighas vinber-ghardenoj unu post alia. Chie regas verdajhoj, kvazau senlima maro. Sur la senlimaj verdaj montodeklivoj prosperas persikarboj, abrikotarboj, pirarboj, morusarboj, pomarboj, granatarboj, figarboj kaj aliaj. Jen aperis antau ni aparte bela vidajho: En la densa ombro staras kalkitaj domoj kaj che la montodeklivoj estas domoj por ventsekigi vinberojn. Somere la valo estas tre agrabla pro malvarmeteco. Tial ghi estas ideala loko por eviti la ardon de la Fajra Monto. En la feriaj tagoj tie estas multe da turistoj.

    La valo famas pro siaj bonkvalitaj vinberoj. Tie kreskas vinberujoj sur 300 hektaroj da tero kaj chiujare ili produktas pli ol mil tunojn da vinberoj.

Subtera irigacia sistemo

   En Turpan-baseno estas 1100 subteraj putoj. Tio estas speciala irigacia sistemo, konsistanta el surteraj kanaloj, subteraj kanaloj kaj digoj. Oni serchas akvofonton sur neghomontoj kaj fosas vertikalajn putojn dekkelkajn au kelkdekajn metrojn profundajn por konservi la subteran akvon kaj poste oni konstruas kashitajn kanalojn de la fundo de la putoj ghis la malproksimaj oazoj kaj de tie pumpas akvon por irigacio. Tia kanalo ghenerale longas 3-30 km. La grandiozeco de la konstruoj povas rivali ech kun la Granda Muro kaj Granda Kanalo. La subtera irigacia sistemo havas historion de pli ol 2 mil jaroj. Historiaj libroj notis, ke la sistemo estis kondukita de han-oj al Xinjiang.

Antikva urbo de Gaochang

    Gaochang trovighas oriente de Turpan je 40 km. Jam en la Okcidenta Han-dinastio tie garnizonis militistoj kaj la garnizonado dauris 15 jarcentojn. La antikva urbo Gaochang areis 2 milionojn da kvadrataj metroj kaj ankorau vidighas la ruino de la urbomuroj el ramita tero. La urbo estis kvadrata kun perimetro de 5 km. Ghi konsistis el la ekstera, interna kaj palaca urboj kaj la arangho similis al Chang'an en Tang-dinastio. La konstruajhoj en la interna urbo dislokighis dense. En ghia sudokcidenta parto estas ruino de templo kun areo de 10 mil kvadrataj metroj. La templaj pordoj, haloj, pagodoj kaj budhaj nichoj estas bone konservataj. En la interna urbo estas alta teraso, kie trovighas konstruajho 15 m alta. Chiuj tieaj konstruajhoj estis el ramita tero kaj adoboj kun volbformaj pordoj kaj fenestroj, tre similaj al tiuj de la konstruajhoj de la hodiaua Turpan.

Antikva urbo Jiaohe

    Jiaohe trovighas en la distrikto Yarhu, je 10 km okcidente de Turpan. Ghiaj restajhoj plejparte estas konstruajhoj de Tang kaj sekvantaj dinastioj. Ghi estis oblonga, sen muroj. Ghi longis 1000 metrojn kaj larghis 300 metrojn. Sude de ghi estas vojo kondukanta rekte al ghiaj kvartaloj. Interne de ghi estas strato 350 metrojn longa kaj 3 metrojn largha. Ambauflanke de la strato estis alta kaj dika muro el tero. Malantau la muro estis pluraj kvartaloj dividitaj de stratoj. Che la strato estis tri urbopartoj. En la nordokcidenta parto estas restajhoj de temploj, tie staras divesspecaj budhismaj pagodoj kun diverspozaj budhaj statuoj en la nichoj. La nordorienta parto estis loghkvartalo. Tie trovighas multe da kortoj. Nun tie vidighas ne nur ruinoj de domoj, sed ankau sekco de la kortoj, lokoj de fenestroj kaj pordoj. En la sudorienta parto la konstruajhoj estis serioze detruitaj. Tie tamen trovighas ankorau granda konstruajho kompare bone konservita kun klaraj postsignoj de haloj, lukoj, verandoj, aleoj kaj shtuparoj. Tio impresas, ke tie estis la politika centro de la urbo Jiaohe. Norde de la strato estis budhisma templo, la plej granda konstruajho de la urbo. Ghi komplete el brikoj kaj tegoloj estas rara en la urbo. Antaue tie oni trovis tegment-randajn tegolojn kun gravuritaj lotusfloroj. En la urbo estas multe da tegolpecoj. En 1901 tie oni trovis volumon da lotusflora sutro faritan en 722. Krom tio, en la antauurbo de Jiaohe estas ankau tombaroj de Cheshi kaj Gaochang. La urbo travivis multajn jarojn de Tang-dinastio ghis Yuan-dinastio. Ghi havas grandan valoron por esplori la arkitekturon kaj dispozicion de la urbo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688