Bela taja montovilago

de AI YOU

    Xishuangbanna situas en la okcidenta parto de Yunnan-provinco, je 700 km for de Kunming, cefurbo de la provinco. Gi estas fama pro siaj belaj tropikaj pejzagoj kaj densa primitiva arbaro. Antau nelonge mi refoje vizitis gin, longe revatan de mi.

    Ni atingis Xishuangbanna kaj matene de la sekvanta tago ni veturis per pasagersipo Banna lau Lancang-rivero, ambauborde de kiu estas belaj pejzagoj. Post du horoj ni atingis la faman pitoreskejon Ganlanba. La sipo albordigis kaj ni vidis cielskrapantajn kokosarbojn, sub kiuj trovigas kelke da bambuaj domoj kun fortaj tajaj trajtoj. Cirkau la domoj estis verdverdaj bananarboj. Grapoloj da verdaj bananoj aspektis tre placaj. Proksime de la domoj estas hegoj unu metron altaj, sur kiuj rampas nekonataj vegetaloj, punktitaj per rugaj floroj. Ja estis tipa tropika pejzago! Mia kolego Xiao Wang estis tre goja kaj sencese fotis la pejzagojn.

    Mi rigardis malproksimen de la riverbordo kaj vidis, ke la foraj montpintoj estas oraj en vespera krepusko. La kaucukarboj altaj kaj malaltaj kiel verda rubando zonas la montodeklivon. Kelke da tajaj knabinoj banis sin en la rivero. En Xishuangbanna la klimato estas varmeta, riveroj interkrucigas, la tajoj indigenaj tre satas bani sin en la rivero kaj precipe la knabinoj saltas en la akvon ec dum ili vektoportis akvon ce la rivero. Ja ne estas senkauze, ke ili estas tiel sveltaj.

    Pluveto falis sencese en du tagoj, tial ni restis dome. Je la tria horo posttagmeze la pluveto haltis kaj ni tuj alrapidis al tajaj vilagoj. Ce la vilago, tute ekster nia atendo, subite pluvegis. Ni devigite kuris al bambua domo por eviti la pluvon. Post kelkaj minutoj taja knabino en bela vesto afable invitis nin supren por gastigi nin. En la supra etago la cambro estis vasta kaj brila. Sur la muroj vidigis diversaj pentrajoj pri lokaj pejzagoj. En angulo de la cambro sidis stebmasino kun marko Sanhajo. Ce la muro sur sranko sidis 25-cola kolora televidilo kun marko Changhong. Videblis, ke ilia vivo estas bonhava. Ni demetis la suojn kaj sidigis sur la plankon. Post momento la knabino portis al ni korbon da bananoj kaj proponis al ni la frukton. Ni sengene interbabilis. La knabino diris al ni, ke la 14-a de la kvara monato lau la cina luna kalendaro estas tradicia novjaro de tajoj, kiu nomigas ankau akvoversa festo. Tiutage la tajoj, cu junaj cu maljunaj, cu viroj cu virinoj, ciuj versas akvon unuj sur aliajn por petolado, tiel ili celebras la feston por pregi por homa sano kaj abunda rikolto en la nova jaro. La tajoj estas gastamaj. Ili versas nur tre malmulte da akvo sur la gastojn por montri bonvenon. Mi sentis bedauron, ke se ni venus pli frue je kelkaj tagoj, ni certe perceptus la festan gojon kaj kaptus la mirindajn scenojn.

    En la tajaj vilagoj la rivero farigis milda, kvieta kaj klara. Ec la torenta kaj muganta Lancang-rivero farigis milda.

    Super la milda rivero estas milda ponto el lianoj kaj la bambuaj slipoj. La ponto tangis kaj sanceligis. En 1997, kiam mi unuafoje venis tien, mi ne sciis kiel pasi antau la bambua ponto. Mi enviis la tajajn knabinojn, kiuj legere iris tien kaj reen sur la sanceliganta ponto, sur kiu mi ne povis teni min ekvilibre. Mi estas nacimalplimultano ji-o. Mi lerte grimpas monton kaj vadas en rivero, sed mallerte iras sur la ponto. Fine mi iris kaptante la snuron kaj timeme trapasis la ponton.

    Nur la taja vilago meritas la nomon de mirinda botanika regno. Tie en la tuta jaro la arboj estas verdaj. Arboj kaj aliaj dek miloj da specoj da vegetaloj formis vivigan verdan mondon. Tie la vivo estas ekstreme kuraga kaj firma. Lianoj interkrucigas kun lianoj, arboj brakumas arbojn. Cio grimpas supren. La vivajoj elvolvas brancojn kaj foliojn, floras kaj fruktodonas. Tie oni malfacile distingas la kvar sezonojn. Tie ciam regas printempo kaj la loko estas centprocenta verda regno.

    En la bela loko nature naskigas belaj homoj. Plej profunde impresas la belaj knabinoj, carmaj, teneraj kaj forte allogaj. Ili ofte tenante ombrelon en la mano malrapide iras sur montpadoj, dense ombrataj de altaj arboj. Tie la gongoj, tamtamoj, luseng -oj kaj flutoj, cio estas rava. Ja ne estas strange, ke ec budho kaj dioj amas tiun mirindan lokon. Tie estas multe da budhismaj temploj kaj altaj pagodoj, kiuj kune kun bonzoj formis felican, bonauguran, grandaniman kaj harmonian paradizon.

    Jen taja vilago en mia koro, eterne bela kaj felica.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688