Agrabla vizito al Changbai-monto

de LING FENG

    Changbai-monto etendighas en la sudo de Jilin-provinco kaj rolas kiel ekologia shirmilo de Nordoriento de Chinio el 3 provincoj. Ghi estas unu el la 10 famaj montoj de Chinio. La monto havas maron da primitiva arbaro, vastan lagon, animskuan akvofalon Changbai, strangforman tersurfacon de vulkano, rarajn bestojn kaj vegetalojn…

La Chiela Lago

    La Chiela Lago estas la plej vidinda loko en la turisma regiono de Changbai-monto. Ghi estas la plej granda vulkana lago formita de vulkana erupcio kaj de ghi fontas la riveroj Songhua, Tumen kaj Yalu. Ghia surfaco trovighas en la loko kun absoluta alto de 2150 metroj, tial ghi estas nomata Chiela Lago.

    La lago havas ovalan surfacon kaj perimetras 13 kilometrojn. Ghia areo estas 10 kvadrataj kilometroj, kaj en ghi konservighas 2 miliardoj da kubmetroj da akvo. Ghia meznombra profundo estas 204 metroj. Kaj la plej granda profundeco estas 373 metroj. La akvo de la lago devenas de atmosfera precipitajho kaj subtera fonto. Vetero che la lago estas kaprica, ke rapide alternas sereneco, pluvego kaj hajlado. Nebulo ofte vualas la lagon, kaj oni vidas ghin nur en triona tempo de la tuta jaro. La lago, chirkauita de 16 montpintoj kaj mistere vualita, aspektas kiel giganta smeraldo.

    La Chiela Lago altiras vizitantojn ankau per “monstro en akvo”. Miloj da homoj diris, ke ili vidis monstron en la lago. Ili diris, ke la monstro similas al bovo, hundo au lutro. Sed iuj opiniis, ke tio estas nur pumiko. Iuj fotis kaj videoregistris ghin, sed ne povis konvinki, ke tio estas monstro. Fakte chirkau la lago nenia vegetalo kreskas, kaj en la akvo trovighas malmulte da organika substanco kaj planktono, kio kredigas, ke granda animalo ne povas vivi en la lago. Malgrau tio la lago altiras al si pli kaj pli da vizitantoj.

Changbai-akvofalo

    Changbai-akvofalo estas la plej impona el la akvofaloj che la fonto de la tri riveroj. Ghi situas norde de la lago, la fonto de Chengcha-rivero. Fluinte 1250 metrojn, la akvo falas de la bordo en alto de 68 metroj. La forta pushigho de la falakvo formis profundan lagon kaj de tie fontas Songhua-rivero.

Termofonto de Changbai-monto

    Che Changbai-monto estas multe da termofontoj kaj mineralaj fontoj. 900 metrojn norde de Changbai-akvofalo shprucas dekkelke da gejseroj.

    La flukvanto, temperaturo kaj kvalito de la termofontoj estas senshanghaj tra la tuta jaro. Changbai-monto ofte erupciis kaj detruis multajn arbarojn, sed ghi kompensis per multe da termofontoj. Parto de la atmosfera precipitajho de Changbai-monto farighis fonto de la tri riveroj, kaj la cetera penetris en la teron kaj varmighis de subtera termo. Premate de stratumo, la akvo elshprucis el fendoj kaj faulto de la terkrusto kaj formis termofontojn.

    Akvo de la termofontoj de Changbai-moto entenas abundon da mineraloj, kaj bano en tia akvo estas agrabla kaj saniga. Che la termofontoj servas 4 sanatorioj. Estas vere granda ghuo banighi en termofonto post laciga ekskurso.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688