Freskoj nove trovitaj en Xinjiang

de LING FENG

    En suda Xinjiang oni admiras ne nur la Kreinton, kiu montris sian grandan animon per la alta chielo kaj vasta tero, sed ankau la alarmajn turojn, kastelojn kaj kavernojn, char tiuj antikvaj restajhoj forte interesas la vizitantojn. En la hodiaua Tarim-baseno estis Qiuci, la tria granda regno en la Okcidenta Regiono, kiam regis Han-imperio. En la orienta Han-dinastio (125-220) la china kortego fondis administran prefektujon en tiu politika, ekonomia kaj kultura centro de la okcidento de Chinio, che la antikva Silka Vojo.

    Sur la teritorio de la antikva Qiuci-regno pashtisto trovis shtonkavernon A'ai, pri kiu arkeologoj faris esploradon. La mistera kanjono de Kuqa trovighas sur la gruza loko che la suda piedo de Tianshan-montaro. La kanjono estas zigzaga. Ie la kanjono estas tre mallargha, kie povas trapasi samtempe nur unu homo, kaj ie estas tre vasta, kie povas levighi kaj surterighi helikoptero. Je 2 km ene de la enirejo de la kanjono estas apika klifo kun shtonkaverno A'ai 30 m alta. La shtonkaverno kovras nur iom pli ol 10 kvadratajn metrojn. Sur ghiaj 3 muroj vidighas belkoloraj freskoj kun pli ol cent homfiguroj en malsamaj mienoj. La pentrado estas lerta kaj strukturo strikta kaj bela. La freskoj montras chinan budhismon, tamen la homoj estas kun alta nazo, simila al tiu de la okcidentanoj. Sur la freskoj estas han-lingvaj ideogramoj. Esplorado montras, ke tio estas shtonkaverno konstruita en la prospera periodo de Tang-dinastio (618-907) je la kolektita mono de la garnizonantoj. Tia shtonkaverno estas unika el la tieaj centoj da shtonkavernoj.

    La shtonkaverno A'ai kaj la mistera kanjono estis malkovritaj antau nelonge. Tamen la ekzisto de la shtonkaverno montras, ke almenau antau mil jaroj niaj antauuloj gravuris siajn kredon kaj aspiron al la estonteco tie, malproksime al la trologhataj lokoj.

    En Xinjiang la plej reputacia estas Mil-budha Kavernaro en Kizil, unu el la 4 grandaj shtonkavernaroj en Chinio. Ghi kun 236 numeritaj kavernoj dissemighas sur la zono 3 km longa. El ili estas multaj kompare grandaj kavernoj, konsistantaj el chambroj antaua, chefa kaj posta. Sur la fronta muro de la posta chambro vidighas fresko pri nirvano de la Budho, pentrita au reliefigita, antau kiu budhistoj faris kultadon. Tia kavernaro estas malofte vidata en aliaj lokoj.

    Tie nun konservighas freskoj de 10 mil kvadrataj metroj. Ili estas manifestigho de la eminenta arto de la Mil-budha Kavernaro. La freskoj temas pri diversaj rakontoj de budhismaj sutroj. Antikvaj artistoj de Qiuci lerte montris la homojn, aferojn, amon kaj malamon rekte au ne rekte en la budhismaj legendoj. Krom tio tie vidighas ankau bildoj pri pashtado, chasado, terkulturado, shipado, arkitekturo kaj aliaj.

    La freskoj montras, ke laborante por sia vivtenado la antikvuloj ne preteratentis sian spiritan vivon. Per tiuj artajhoj ili montris bezonon de sia spirita mondo. Jen konservighas ech hodiau la belaj konstruajhoj, skulptajhoj, freskoj, urbomuroj kaj alarmaj turoj sur oazoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688