Komercaj stratoj de Pekino

de LIU BIAN

    En Pekino estas pluraj komercaj stratoj. Mi proponas, ke vi vizitu ilin por bone koni la urbon. Tie acheteblas fajnaj metiartajhoj, kiaj silkajhoj, brodajhoj, ceramikajhoj, lakajhoj, skulptajhoj, inkofrotujoj, teo, vino, chin-stilaj kaligrafajhoj kaj pentrajhoj.

Wangfujing-strato

    Wangfujing-strato estas unu el la plej prosperaj komercaj stratoj de Pekino. Komence ghi estis ordinara vilagho. De Yuan-dinastio (1206-1368) tie kolektighis multe da loghantoj kaj ghi portis la nomon de T-forma strato. En Ming-dinastio (1368-1644) tie aperis 10 princdomoj kaj ghi ekportis la nomon de strato de dek princoj. En Qing-dinastio (1644-1911) ghi ekportis la nomon de Wangfu-strato, char en la china lingvo Wangfu signifas princdomon. En 1915 oni aldonis jing al ghia nomo, char sude estis puto, kiu en la china lingvo prononcighas kiel jing.

    En la magazenoj de Wangfujing-strato acheteblas chiaj varoj, kiaj chiutagaj bezonajhoj, metalajhoj, elektraj aparatoj, vestoj, juveloj kaj aliaj. Chiuj varoj havas grandan debiton. En la pasintaj jaroj Wangfujing-strato progresis rapide. Che ghia suda ekstremo staras la Pekina Hotelo kaj se vi iros de tie norden, vi vidos magazenojn unu post alia. Kaj la lokon vizitas chiutage miliono da klientoj. Tie trovighas domaro, la plej granda en Azio, kaj la plej granda kaj plej koncentrighantaj magazenoj, hoteloj kaj specialaj vendejoj. Tie estas ankau grandaj turismaj vendejoj. La strato elspiras modernajn, internaciajn kaj kulturajn trajtojn. Ghi estas ghemela strato de la fama franca strato Champs-Elysee. Tie staras la Pekina Magazeno, Femdlingva Librovendejo, Domo de Metiartajhoj, Magazeno de Virinaj Bezonajhoj, Islama Domo, Nova Dong'an-vendejo, Restoracio Donglaishun, Restoracio de Rostita Pekina Anaso Quanjude, Apoteko Baicao kaj multe da famaj vendejoj.

    En 1996 la registaro asignis miliardon da juanoj por rekonstrui la straton. Post rekonstruado la Orienta Domego farighis ghia grava vidindajho.

Xidan-strato

    Xidan-strato kushas okcidente de Tian'anmen-turo. Ghi estas unu el la tri gravaj tradiciaj komercaj lokoj de Pekino (la aliaj du estas Wangfujing-strato kaj Dashila-kvartalo). La komerca Xidan-strato longas 2.4 km. Tie kolektighas multe da vendejoj. Oni taksis, ke tie la jara valoro de podetala vendo estas 6 miliardoj da juanoj, per kiu ghi okupas gravan lokon en la komercado de Pekino.

    Nun en Xidan funkcias 8 grandaj magazenoj, kiuj konsistigas dekonon de tiuj de Pekino. Xidan-magazeno estas la plej granda. Ghia komerca valoro okupas la unuan lokon en Pekino kaj la kvina lokon en la tuta lando. Tie estas la Pekina Librovendejo kaj Xidan-a Kultura Placo kun amuzejo surtere kaj restoracio, vendejo, kinejo, ludejo de bovling-pilko, naghejo kaj halo por rokogrimpado subtere. La placo estas la plej granda kultura amuzejo che Chang'an-strato. Che Xidan-strato plej vigla estas komercado kaj ankau alispeca servado disvolvighas samtempe. Tie la varoj estas altvaloraj kaj mezvaloraj, tial ili povas kontentigi la bezonon de malsamaj socitavoloj.

    En la pasintaj jaroj dank' al disvolvo de la komerca kvaralo Xidan, tie aperis multe da grandaj komercaj kaj financaj domoj.

Dashila-kvartalo

    La nomita kvartalo estas antikveca komerca loko. En tiu kvartalo 1.26 kvadratajn kilometrojn vasta konservighas multe da originalaj antikvaj konstruajhoj, kiuj kune kun historiaj eventoj formis la gravajn historiajn kaj kulturajn fontojn de Pekino.

    Ghi situas sude de Tian'anmen-placo kaj okcidente de Qianmen-strato. Dank' al pli-ol-500-jara evoluo la loko farighis komerca kvartalo kun multe da butikoj. Tie staras 36 vendejoj de 11 specoj. En la feriaj tagoj chiutage la lokon vizitas pli ol 200 mil homoj. Historie kvankam ghi iam malprosperis, tamen ghi travivis gravajn historiajn shanghighojn en la pasintaj 5 jarcentoj kaj nun rapide progresas.

    Nun escepte de bruado tie preskau chio shanghighis. Nun tie regas prospero de komercado. En la kvartalo nun prosperas restoracioj kun alilokaj gustoj kaj chio chi odoras novajn kulinarajn kaj kulturajn trajtojn.

    Tie acheteblas tradiciaj antikvecaj metiartajhoj. Se vi vizitos la vendejon kun historio de pli ol cent jaroj, vi certe konos trajtojn de la malnova Pekino.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688