En
Pekino kushas miloj da stratetoj, kiujn oni nomas Hutong.
Ili estas unika kaj karakteriza sceno de Pekino. Hodiau chirkauas
la Imperiestran Palacon la restaj Hutong konstruitaj
en la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing (1271—1911).
Shichahai-strateto estas la plej karakteriza
reprezentanto de Hutong de Pekino. Ghi estas historia
kaj kulura vidindejo de Pekino, kiu inkluzivas 3 lagojn, nome
Qianhai-lago, Houhai-lago kaj Xihai-lago, kaj Domon de Princo
Gong. La interkrucighaj stratetoj bone kunfandighas kun antikva
kampanilo.
Vojagho en Hutong
1.
Turistoj povas ekveturi che la norda pordo de Beihai-parko per
triciklo al la unua vidindajho de Shichahai – Kampanilo.
La kampanilo 50 metrojn alta estis konstruita en la jaro 1272.
Ghi estis hor-anonca centro de Pekino. Tie oni povas ghui bildon
formitan de Hutong kaj modernan straton kaj auskulti
rakonton de chicherono pri la historio de la urbo kaj Hutong.
2. Oni povas koni la interesan vivon
de Hutong au piedirante en Hutong au sidante en triciklo. La chicherono
rakontas pri Hutong kaj domo kun kvadrata korto. Se vi
volas, vi povas eniri en la loghejon por paroli kun la loghantoj.
3.
Viziti la Domon de Princo Gong
Domo de Princo Gong estas loghejo de nobelo
de Qing-dinastio. Ghi, kun areo de 3 hektaroj, konstruighis en
la jaro 1779. Ghi estas unu el la plej perfekte konservitaj loghejoj
de princoj de Qing-dinastio. Ghi inkluzivas pitoreskan ghardenon
kaj scenejon kie operoj estis prezentataj al nobeloj. Turistoj
povas ripozi tie kaj percepti vivon de nobeloj diferencan de tiu
de popolanoj.
Post 2.5 horoj oni povas reveni la ekiran
lokon per triciklo.
Kunesti kun pekinanoj
Post la vojagho en Hutong, la chicherono vin gvidas al
lernejo en ghi. Oni povas partopreni la aktivadon de la lernejo:
eniri en klaschambron por auskulti lecionon kaj paroli kun geknaboj.
Poste oni povas eniri en la hejmon de pekinanoj por kune kun ili
fari ghjauzi-ojn kaj prepari pladojn kaj babili kun ili.
La programero bezonas 4.5 horojn.
|