En
1521 mortis imperiestro Wuzong de Ming-dinastio (1368-1644). Li
ne havis filon kaj lia kuzo Zhu Houcong farighis imperiestro Shizong.
La nova imperiestro volis titoli sian patron imperiestro, kiu
neniam estis imperiestro. Lia faro estis forte oponata de la korteganoj,
kaj li ekzekutis 17 el ili, enkarcerigis, degradis kaj ekzilis
580 el la oponantoj. Imperiestro Shizong konstruis mauzoleon Xianling
por sia patro en Zhongxiang de Hubei-provinco.
Malmulte konata mauzoleo de imperiestro
La
mauzoleo situas 7.5 kilometrojn nordoriente de urbo Zhongxiang.
Ghia konstruado estis komencita en la mezo de la 16-a jarcento
kaj dauris 46 jarojn. La mauzoleo areas 1.83 milionojn da kvadrataj
metroj, estante la plej granda mauzoleo de Ming-dinastio. Ghi
estis por la gepatroj de imperiestro Shizong.
La mauzoleo konsistas el garnizonejo,
kultejo kaj tombejo. Kun Chunde-monto kiel limo, ghi havas chirkau
si garnizonejon.
De monumento sub la monto komencighas
Dia Vojo, kiu kondukas al la Nova Rugha Pordo. Che la pordo estas
steleo kun atentigo: “Dechevalighu chi tie”, nome
la kultantoj devis dechevalighi che tiu steleo, kaj tio markis,
ke oni jam atingis la tombejon.
La tombejo kaj kultejo havas Novan Rughan
Pordon, Frontan Rughan Pordon, Draka-feniksan Pordon, Ling’en-pordon
kaj Tombejan Pordon. Krome estas ankau Ekstera Ronda Muro, Malpermesita
Urbo kaj Interna Ronda Muro.
De la Fronta Rugha Pordo oni venas al
la Malpermesita Urbo, kie staras pavilono kun monumento pri la
merito de la imperiestro. Sur la giganta kvadrata monumenta kiosko
kreskas herboj, sed sur la kvar pordoj estas klare videblaj skulptitaj
drakaj kvaropoj amuzighantaj per giganta perlo. La monumento estis
rompita kaj la rompajhoj kushas sur la planko de la kiosko. Postsigno
de incendio estas videbla sur la kolosaj kolonoj en la anguloj
de la kiosko. Post la kiosko estas rekta vojo borderita de paro
da shtonaj kolonoj kaj 12 paroj da shtonaj leonoj, kameloj, elefantoj,
chevaloj kaj korteganoj en genuanta au staranta pozo. Che la fino
de la vojo estas tre delikata Draka-Feniksa Arkado, kaj de tie
etendighas 290-metra drakforma Dia Vojo. Che la fino de la vojo
kushas tri pontoj kaj trans la pontoj estas la kerna parto de
la kultejo de la mauzoleo.
Tomba
pavilono estas la plej okulfrapa parto de la mauzoleo. Ghi interligas
la ruinon de la kultejo kaj la Trezoran Urbon (tombo de imperiestro).
En la pavilono estas steleo kun la nomo kaj titolo de la imperiestro.
Starante sur la pavilono, oni povas vidi charman pejzaghon saghe
teksitan el pontoj, vojoj, pordoj, rivero, arboj k.a. Malantau
la pavilono estas la Trezora Urbo en formo de kalabaso chirkauita
de du rondaj muroj. Ghi estas subtera hipogeo por la princo kaj
lia edzino. La unua parto de la Trezora Urbo estas ovala, dum
la alia ronda. La antaua Trezora Urbo estas tombo de la princo
kaj la malantaua estas tiu por lia edzino. La du “urboj”
estas interligitaj. Subtere estas koridoro, tra kiu oni portis
la cherkon de la princo en la malantauan hipogeon.
Aparta fascino de la mauzoleo
En
la feuda socio imperiestroj kaj nobeloj kredis, ke situo kaj skalo
de iliaj tomboj influos iliajn posteulojn, tial ili tre akcentis
geomancion. Ili shatis lokon kun montcheno en la nordo kaj ebenajho
en la sudo. Kiam la patrino de imperiestro Shizong mortis, li
intencis transloki la mauzoleon en montaron proksime de Pekino.
Sed post komparo de la du lokoj li preferis la lokon che Chunde-monto
kaj transportis la cherkon de la patrino al Xianling-mauzoleo
por kunigi la du cherkojn.
Imperiestro Shizong kredis je taoismo,
tial Xianling havis novajn shanghighojn kaj ghia arkitekturo estis
imitata en la konstraudo de mauzoleoj de la sekvaj imperiestroj,
ekzemple la formo de la tombo kaj la akvodrena sistemo estis imititaj.
Oni povas diri, ke Xianling heredis la arkitekturan tradicion
de la antauaj mauzoleoj kaj influis la sekvantajn. Sed kompare
kun la aliaj mauzoleoj de Ming-dinastio ghi estas iom diferenca
de ili. Tio estas, ke en unu mauzoleo trovighas 2 tomboj. Foje
la imperiestro inspektis la mazoleon kaj rimarkis, ke likis la
hipogeo. Li persone prezidis konstruadon de nova Trezora Urbo
kaj interligis ghin kun la antaua. Xianling estas unika mauzoleo
de Ming-dinastio, ke ghi havas du Trezorajn Urbojn, nome 2 tombojn.
La alia karakterizajho de la mauzoleo estas tio, ke ghi havas
du basenojn antau la tombo. Ilia rolo estas malaltigi la akvonivelon
sub la tero por eviti korodon de akvo al la hipogeo. Krome la
akvo povis esti uzata por estingi incendion. La chirkaumuroj de
la mauzoleo havas la formon de ora botelo. Ora botelo estas liturgia
ilo de feoj kaj simbolas sanktecon kaj felichon. Lau geomancio
ghi povas teni che si akvon kaj protekti vivajhojn, kaj ghia zigzaga
linio evitis rigidecon de la ekstera aspekto de la konstruajho
kaj pli harmonie kunighis kun la natura medio. La alia malsameco
inter Xianling kaj la aliaj mauzoleoj estas tio, ke tie estas
nau-zigzaga rivero, kaj lau geomancio tio favoras la pulson kaj
protekas vitalan energion chi. Dank’ al ghia sagha
projekto, la naturaj elementoj monto, akvo kaj arboj en la mauzoleo
estas space limigitaj de la rivero. Ankau la traktado de la Dia
Vojo de Xianling estas malsama al tiu por la aliaj mauzoleoj de
Ming-dinastio, la zigzaga vojo en la mezo de la mauzoleo serpentumas
sur ebena tero, simile al drako. Tio ne nur kontentigis la religian
bezonon por la mauzoleo, sed ankau ebligis utiligi lokajn materialojn.
La mauzoleo akordighas al la natura medio.
Lau la difino por imperiestraj mauzoleoj de Ming-dinastio, ke
“mauzolea arkitekturo devas akordighi al geomancio”,
Xianling prenis la chirkauajn montojn kaj riveron kiel sian konsistigan
parton kaj harmoniigis la dispozicion: Ondanta montcheno servas
kiel subapogilo por protekti la chirkauajhon kaj zigzaga rivero
trafluas la mauzolean areon. La densaj arbaroj kaj riverakvo donis
al la mauzolea areo majestecon kaj ankau vivecon. La ombrataj
konstruajhoj dislokitaj sur la ebena teraso krampita de montoj
montras bonan ordon lau rangoj kaj formis grandegan montan mauzoleon
kun ekstera spaco, kaj formighis genia majstrajho de kombino de
arkitektura arto kaj media estetiko.
|