Antikva fortreso en
Zongshan
Tio
estas grava historia restajho protektata de la china registaro.
Meze de la antikva urbo Gyangze staras monteto. Sur ghia krutajho
staras fortreso, kiu ebligas klaran birdvidon al la senlima kampo
kaj torenta rivero Nyang Qu. Ghi impresas impone kaj mistere.
Historiaj dokumentoj montras, ke komence
de la 20-a jarcento, kiam brita armeo agresis Chinion, ghi estis
obstine rezistata malhelpata de bravaj tibetanoj. En la malfacilegaj
kondichoj, kiam la grandnombraj britoj sturmis la fortreson, la
bravaj tibetanoj rezistis 3 tagnoktojn kaj, kiam la municioj estis
elcherpitaj kaj provianto forkonsumita, ili chiuj brave saltis
de sur la krutajho kaj martirighis. Hodiau tie restas fuorto kontrau
la britaj agresantoj. Nun ghi estas patriotisma eduka bazo.
Oni honoras Zongshan per la titolo Heroa
Montpinto.
Xigaze de la malantaua Tibeto
La
shoseo de Gyangze al Xigaze estas ebena. Post auta kurado de 2
horoj mi atingis Xigaze, la duan grandan urbon de Tibeto. En la
tibeta lingvo Xigaze signifas bienon kun plej bona grundo. Tio
estas bela loko kun densa arbaro kaj verda gazono. Sur la kampo
prosperas diversaj plantoj: purpuraj floroj de poligono, flavaj
floroj de kolzo, chio chi multe beligis la altebenajhon. Eble
ghuste pro abundo da vegetajhoj, kiuj produktas pli da oksigeno
dank’ al fotosintezo, eble pro tio, ke nia auto spertis
multajn malfacilojn en grimpado de altaj montoj, en Xigaze, kvankam
alta je 3800 metroj super la marnivelo, ni ne anhelis kiel en
Lhasa kaj ni iris pli rapide.
Xigaze estas restadejo de la viva budho
Banchen. De Banchen Erdini la Kvara, kiu plivastigis la templon
Zhaxi Lhunbo en 1600, chiuj aliaj Banchen-lamaoj vivis chi tie.
En Xigaze trovighas multe da famaj temploj,
kie konservighas valoraj historiaj kaj religiaj objektoj, kiuj
allogas turistojn el diversaj lokoj de la mondo. La tieaj belaj
popolaj kantoj kaj dancoj kaj klasikaj dramoj montras la brilan
historion de Tibeto kaj manifestas saghon de la loghantoj de Xigaze.
Zhaxi Lhunbo-templo
La
nomia templo sidas sur la suda montodeklivo nordokcidente de Xigaze.
Ghi estis konstruigita de Dalai-lamao la Unua en 1447. Ghi estas
unu el la kvar famaj temploj de la flava sekto de Lamaismo de
Tibeto. De Banchen Erdini la Kvara ghi chiam estis restadejo de
Banchen-lamaoj kaj centro de la religia kaj politika aktivadoj
de Banchen Erdini.
La templo estas grandioza sur montodeklivo.
Ghi konsistas el multaj haloj ore tegmentitaj. En la templo estas
4 grandaj kortoj kaj 60 budhismaj haloj, haloj por kultado kaj
relikvostupaoj. Tie estas relikvostupaoj, kie por eterne ripozas
Banchen Erdini la 5-9-aj, kaj memorhalo de Banchen Erdini la Deka
kun lia korpo. En iu halo 30 metrojn alta staras budha statuo
el kupro 26.7 metrojn alta. Ghi estas la plej alta kupra budha
statuo en la mondo.
La Budhomanifesta Festo estas la plej
solena religia tago de la templo. Chiujare la 14-16-a de la kvina
monato lau la tibeta kalendaro oni faras budhisman aktivadon sur
la teraso 32 metrojn alta. En la unua tago oni eksponas la estintan
Budhon, en la dua tago Shakjamunion kaj en la tria tago Majtrejon.
Tiam pilgrimantoj el Tibeto kaj aliaj lokoj de Chinio kolektighas
tie por solene kulti la budhajn statuojn.
En la oka monato lau la tibeta kalendaro
oni faras 3-tagan religian aktivadon, t.e. dancon de dio. Tiam
la bonzoj en religia robo kaj masko prezentas diversajn religiajn
dancojn imponajn kaj misterajn.
|