Pasejo Zhangmu che la suda deklivo de la meza
parto de Himalajo sidas sur la landlimo inter Chinio kaj Nepalo,
kaj malgranda delikata ligna ponto en la fundo de valo interligas
ambau landojn. Post kiam la pasejo estis malfermita, multaj turistoj
de la mondo venis lau la China-Nepala Shoseo de Lhasa ghis Zhangmu
preterirante Gyangze, Xigaze k.a. turismajn lokojn, kaj traveturis
la pasejon Zhangmu por atingi Katmanduon de Nepalo. La shoseo
konstruita antau 50 jaroj trairas Himalajon kaj vojaghantoj povas
ghui lauvoje la miraklajn pejzaghojn de la neghkovritaj montoj
Qomolangma kaj Xixiabangma, Yarzhoyumco-lago kaj temploj Palkor,
Zhaxi Lhunbo kaj Sagya.
Sankta lago Yarzhoyumco
Chirkau 100 kilometrojn sude de Lhasa estas granda lago Yarzhoyumco,
kiun la tibetanoj rigardas sankta lago. En vintro glaciighas la
lago kaj la tibetanoj kredas, ke la bela lago estis transformita
el feino.
La lago areas 730 kvadratajn kilometrojn
kaj la profundeco estas nesondebla. La surfaco de la lago aspektas
kiel ventumilo kaj en la lago elstaras multaj montetoj. Tie nestas
cignoj, sovaghaj anasoj kaj tre diversaj stilzobirdoj. Chirkau
la lago estas grasaj herbejoj nutrantaj gregojn kaj gregojn da
bovoj kaj shafoj. La tibetanoj shatas tiel prikanti la lagon,
ke ghi estas paradizo en la homa mondo, kaj la gregoj similas
al la stelaro sur la chielo.
En la lago vivas senskvamaj fishoj,
chiu en la pezo de 2-3 kilogramoj. La fishoj estas tre bongustaj.
Sed la tibetanoj prenas tiajn fishojn diaj fishoj kaj ne manghas
ilin. Tial en la lago estas tre multaj tiuspecaj fishoj.
Sude de la lago estas tre impona Samdin-templo,
kie loghas la unika viva budhino Duoji Pamu. Shi estas la 12-a
heredanto de la titolo viva budho.
Alia vidindejo che la lago estas hidroelektrejo
Yarzhoyum sur alta monto. En kulminaj horoj de elektrouzado, ghi
produktas elektron, kaj en tempo post la kulminaj horoj ghi pumpas
akvon supren por rezervi kaj utiligi la levitan akvon por produkti
elektron.
Antikva urbo Gyaze
Chirkau
100 kilometrojn okcidente de la lago estas bela kaj riche naturdotita
Gyaze-altebenajho, kaj antikva urbo Gyaze situas apud Nianchu-rivero
trafluanta la altebenajhon. La altebenajho lokighas en absoluta
alteco de 4100 metroj kaj sude estas Himalajo.
La altebenajho havas draste ondighantan
tersurfacon kaj multajn altajn montojn kaj riverojn. Tie la sunumado
estas longa, la diferenco de temperaturoj en tago kaj nokto estas
granda, kaj la loko havas tropikan altebenajhan klimaton. En Gyaze
estas multe da minrezervoj, sovaghaj animaloj kaj vegetaloj. Tie
oni kulturas tritikon, sekalon, kolzon kaj pizon. La loko estas
grenejo de Tibeto.
Gyaze havas antikvajn artmetiojn de
vestoj, oraj kaj arghentaj ornamajhoj, lanaj litkovriloj kaj felto.
Kaj la plej fama estas ghia lana litkovrilo delikate teksita el
fajna materialo. Ghiaj koloroj estas tre belaj. Ghi estas shatata
ne nur de tibetanoj, sed ankau de aliprovincaj kaj alilandaj turistoj.
Palkor-templo
La
templo situas okcidente de Gyaze. Ghi estas protektenda historia
restajho de Tibeto.
La konstruado de la templo estis komencita
en 1418. Tiam diversaj religiaj sektoj pace kunekzistis, kaj oni
konstruis en la templo sume 16 kortojn de la blanka, rugha, flava
kaj sagya-a sektoj. Tia fenomeno estis malofta en Tibeto. En la
templo konservighas granda nombro da budhaj portretoj, tolaj pentrajhoj,
freskoj kaj sutroj.
En la templo estas alta pagodo en tre
interesa formo. La pagodo el 9 etaghoj altas 32 metrojn kaj ghia
soklo havas 5 etaghojn. Che ghia konusa supro krampas 23 feraj
ringoj. La pagodo havas 108 pordojn, 77 budhajn kultejojn, nichojn
kaj preghejojn. En la budhaj kultejoj estas cent mil budhaj statuoj.
Pro la originala stilo de arkitekturo, la pagodo havas tre gravan
pozicion en la historio de budhopagoda arkitekturo. Ghi estas
simbolo de Gyaze.
|